Ermensee

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ermensee (stacidomo).
Ermensee
Blazono de Ermensee
Blazono de Ermensee
Vilaĝcentro de Ermensee
Vilaĝcentro de Ermensee
Vilaĝocentro de Ermensee
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47° 14′ 0″ N 8° 14′ 0″ O / 47.23333 °N, 8.23333 °O / 47.23333; 8.23333 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 0″ N 8° 14′ 0″ O / 47.23333 °N, 8.23333 °O / 47.23333; 8.23333 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 825
Areo 5,70 km²
Alteco 462 m super marnivelo
Poŝtkodo 6294
Komunumkodo 1025
Mapo de Ermensee
Mapo de Ermensee
Mapo de Ermensee
vdr

Pri la komunumo

Ermensee estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 825 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Ermensee situas sur la ebenaĵo inter la lagoj de Baldegg kaj Hallwil ĉe la bordo de la rivereto Aabach, kiu konektas la du lagojn. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ermensee ankaŭ la setlejo Herrenberg.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Ermensee limas en nordokcidento, oriento kaj sudo al Hitzkirch, en nordoriento al Aesch, en sudokcidento al Römerswil, kaj en okcidento al Beromünster kaj Gunzwil.

Trafiko

Ermensee disponas pri stacidomo de la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, tio estas la tiel nomita Seetal-Fervojo.

Historio

La unuaj dokumentaj mencioj de Ermensee datiĝas el la jaro 1036 kiel Armense.

En Herrenberg estis trovita la restaĵoj de romia farmbieno.

En mezepoko la vilaĝo estis lencburga posedaĵo, kiu transiris en la jaro 1036 al la Abatejo de Beromünster. Post la konkero fare de Lucerno ĝi estis integrita al ties Mikaela distrikto, sed disponis por la malalta jurisdikcio pri propra subvokto. Post la Helveta Revolucio ĝi estis dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko lucerna enklavo en la helveta Kantono Baden apartenanta al la tiama distrikto Sempach. Ek de 1803 la komunumo apartenas al la distrikto Hochdorf.

Vidindaĵoj

La ĉefa vidindaĵo de Ermensee estas la kapelo Sankta Jakobo kun ĝiaj mezepokaj freskoj, kiu estas objekto de kantona kaj nacia protekto. La kapelo estis renovigita en la jaro 1981 kaj 1982. La freskoj montras la travivaĵojn de pilgrimantoj sur la Jakoba Vojo al Santiago de Compostella.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.