Ilanz
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ilanz (komunumaro) kaj Ilanz (stacidomo). |
| Ilanz | |
|---|---|
| eksa komunumo de Svislando • urbeto • kvartalo | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Surselva |
| Komunumaro | Ilanz |
| Koordinatoj | 46° 46′ 30″ N 9° 12′ 22″ O / 46.77500 °N, 9.20611 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 30″ N 9° 12′ 22″ O / 46.77500 °N, 9.20611 °O (mapo) |
| Areo | 4,67 km² |
| Alteco | 702 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7130 |
| Komunumkodo | 3574 |
Pri la komunumo
Ilanz (en la romanĉa lingvo Glion) estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la komunumaro Ilanz kaj de la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2338 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
la pitoreska mezepoko urbeto situas ĉe la bordo de la Antaŭa Rejno, kaj nomas sin la unua urbo ĉe la brodo de Rejno. Oriente de la urbocentro alfluas al rivero Glogn, kiu fontas en la Valo Lugnez, al la Antaŭa Rejno. Al la komunumo Ilanz apartenas krom la urbeto Ilanz mem la vilaĝoj Strada kaj Sontga Clau.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Ilanz limas en nordo al Ruschein, en nordoriento al Schluein, en oriento al Castrisch, en sudoriento al Sevgein, en sudo al Luven, en sudokcidento al Mundaun, en okcidento al Rueun, kaj en nordokcidento al Schnaus.
Trafiko
Tra Ilanz pasas la kantona ĉefvojo nr-o 19 de Tamins al Oberalppasejo kaj en Ilanz komenciĝas la vojo al la Valo Lugnez. Ilanz disponas pri stacidomo ĉe la linio de Retia Fervojo de Koiro tra Oberalppasejo al Realp. De la stacidomo de Ilanz poŝtaŭtolinioj kondukas al Flims, Vrin kaj Valzo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Ilanz datiĝas el la jaro 765 kiel Iliande. En la jaro 1289 la unuan fojon Ilanz estis menciita kiel urbo. Ĝis proksimume 1380 la centro de la tribunalejo Gruob estis Sagogon. Tiam per la konstruo de ponto trans Rejno Ilanz fariĝis doganstacio, kio havis esencan signifon de Ilanz kiel urbo kaj centro de la regiono. Dum mezepoko Ilanz estis sub la regado de la voktejo de la Baronoj de Belmont kaj ek de 1400 de la Baronoj de Sax. Interne de la urbomuroj ekzistis propra malalta tribunalo. La urborajto de 1390 enhavis regularon pri konstruado, fajroprotektado kaj ekonomio. Dum la belmonta konflikto de 1352 la urbo estis parte dezertigita, kaj en la jaro 1483 ĝi komplete bruliĝis, sed jam tuj poste estis rekonstruita. En la jaro 1395 en Ilanz estis fondita la Griza Federacio. [1]
Lingvoj
En la origine romanĉlingva urbo en la lastaj jaroj, kiel preskaŭ ĉe en la romanĉlingva regiono la elcentaĵo de germanlingvanoj konsiderinde kreskis. Okaze de la lasta popolnombrado ankoraŭ 30% de la loĝantaro parolis denaske la romanĉan lingvon, dum la germanan parolis jam multe pli ol la duono. Ekzistas nuntempe projekto krei dulingvan lernejon, sed ĉu per tio la malkresko de la romanĉa lingvo povas esti malhelpata estas dubinda.
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Ilanz
- Ilanz en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ilanz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.










