Tamins
| Tamins | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Imboden |
| Komunumaro | Trins |
| Koordinatoj | 46° 49′ 48″ N 9° 24′ 18″ O / 46.83000 °N, 9.40500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 48″ N 9° 24′ 18″ O / 46.83000 °N, 9.40500 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 1163 |
| Areo | 40,74 km² |
| Alteco | 622 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7015 |
| Komunumkodo | 3733 |
Pri la komunumo
Tamins (en la romanĉa lingvo Tumein) estas komunumo de la komunumaro Trins kaj la distrikto Imboden en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1163 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Tamins etendiĝas de la bordo de la rivero Rejno en sudo al la Glarusaj Alpoj en nordo. Sude de la komunuma frakcio Reichenau kuniĝas la Malantaŭa Rejno kaj Antaŭa Rejno al Rejno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Tamins, Reichenau kaj Kunkels norde de la Kunkelspasejo. La rivereto Görbsbach norde de Kunkelspasejo alfluas al la rivero Tamina.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Tamins limas en nordo al Pfäfers (SG), en oriento al Felsberg, en sudoriento al Domat/Ems, en sudokcidento al Bonaduz, kaj en okcidento al Trin.
Monda naturheredaĵo
Tamins apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Trafiko
Tra Tamins pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 al Oberalppasejo, kiu komenciĝas apud Tamins aliflanke de Rejno. Aliflanke de la rivero pasas sur teritorio de la komunumoj Domat/Ems kaj Bonaduz la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13 kaj la fervojlinio de Retia Fervojo, kies stacidomo Reichenau-Tamins fakte ankaŭ situas sur teritorio de Domat/Ems. Tra la vilaĝo Tamins mem pasas la poŝtaŭtolinio de Koiro al Flims kaj Laax.
Historio
La unua dokumenta mencio de Tamins datiĝas el la jaro 1224 kiel Tuminne.
Dum mezepoko Tamins formis kun Trin kaj Reichenau la Senjorujon Trins, kiu nomiĝis ek de 1616 Senjorujo Reichenau kaj ekzistis ĝis 1803. En la jaro 1799 Tamins kun escepto de la preĝejo estis komplete bruligita de francaj trupoj. En la jaro 1905 denove inscendio detruis grandan parton de la vilaĝo.[1]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Linus Bühler: Tamins - Mezepoko kaj Novepoko en Historia Leksikono de Svislando (2006-03-07)[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Tamins
- Tamins en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Tamins – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





