Duvin
| Duvin | |
|---|---|
| eksa komunumo de Svislando | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Surselva |
| Komunumaro | Lumnezia/Lugnez |
| Koordinatoj | 46° 42′ 53″ N 9° 12′ 43″ O / 46.71472 °N, 9.21194 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 53″ N 9° 12′ 43″ O / 46.71472 °N, 9.21194 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 88 |
| Areo | 17,93 km² |
| Alteco | 1180 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7112 |
| Komunumkodo | 3593 |
Pri la komunumo
Duvin estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 88 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Duvin situas sur roka teraso ĉe la sudorienta flanko de la valo Lumnezia. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo mem la setlejoj Saulzas, Bual kaj Valla.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Duvin limas en nordoriento al Pitasch, en sudoriento kaj sudo al Safien, en okcidento al Suraua, kaj en nordokcidento al Cumbel.
Trafiko
Duvin situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per vojo, kiu en Peiden Bogn deflankiĝas de la vala vojo de Ilanz al Vals. De Peiden Bogn poŝtaŭtolinio kondukas al Duvin.
Historio
La unua dokumenta mencio de Duvin datiĝas el la jaro 840 kiel Auna. Dum la 13-a jarcento en Duvin la episkopejo posedis feŭdajn bienojn. Ĝi 1371 Duvin estis voktejo de la Baronoj de Belmont kaj ek de 1390 de la Grafoj de Sax-Misox. En la jaro 1538 Duvin sin liberaĉetis de la feŭdoj episkopaj kaj formis najbararon kun Uors kaj Tersnaus. Kiam ekzakte Duvin aliĝis al la reformacio ne estas konata. En la jaro 1578 Duvin estis la unuan fojon menciita kiel reformita komunumo. En la jaro 1851 Duvin estis kadre de la nova administra ordo de Kantono Grizono kiel sola reformita komunumo atribuita al la komunumaro Lumnezia/Lugnez. Nuntempe okazas studoj pri eventuala kunfando de la komunumoj de la valo al unusola komunumo. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Duvin Arkivigite je 2012-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Duvin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Poŝtoficejo de Duvin
-
Reformita preĝejo de Duvin
-
Domo en la vilaĝocentro de Duvin
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.










