Igarka
Igarka (ruse Игарка) estas havenurbo en Krasnojarska regiono en Rusio, ĉe la Jenisej, 163 km norde de la polusa cirklo. Ĝi akiris fifamon kiel orienta finstacio de la Poluscirkla fervojo, kiun volis konstruigi Josef Stalin. Hodiaŭ la urbo havas ankoraŭ 8.045 loĝantojn (2005). Igarka estis fondita en 1927 kiel seguzino kaj haveno por lignoeksporto. Ĝi estas urbo ekde 1931. Oni volis konstrui fervojan linion de Saleĥard ĝis Igarka dum 1200 km. La konstruado daŭris de 1949 ĝis 1953 kaj ne estis finita. Igarka estis granda lignoeksporta urbo, oni malkovris en 1988 naftokampojn ĉe Vankor, 130 km okcidente de Igarka. Eksteraj ligiloj
Urboj de Krasnojarska regiono
Ĉefurbo: Krasnojarsk Aĉinsk | Artjomovsk | Bogotol | Borodino | Divnogorsk | Dudinka | Jenisejsk | Ĵeleznogorsk | Igarka | Ilanskij | Kansk | Kodinsk | Krasnojarsk | Lesosibirsk | Minusinsk | Nazarovo Norilsk | Sosnovoborsk | Ŝaripovo | Ujar | Uĵur | Zaozjornij | Zelenogorsk
|