Henry Louis Le Châtelier

Henry Louis Le Châtelier
(1850-1936)
chemicus Francicus
chemicus Francicus
Persona informo
Henry Louis Le Châtelier
Naskiĝo 8-a de oktobro 1850
en Parizo,  Francio
Morto 17-a de septembro 1936
en Miribel-les-Èchelles,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Politeknika Lernejo de Parizo, Nacia Altranga Minlernejo, Kolegio de Francio, Universitato de Parizo
Memorigilo Henry Louis Le Châtelier
Familio
Patro Louis Le Chatelier (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj André Le Chatelier (en) Traduki, Louis Le Chatelier (mul) Traduki kaj Alfred Le Chatelier (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj François Le Chatelier (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĥemiisto
inĝeniero
profesoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ĥemio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henry Louis Le Châtelier (1850-1936) estis franca ĥemiisto kaj metalurgiisto, kiu kontribuis por la disvolviĝo de la termodinamiko kaj estas konata pro la malkovro de la leĝo pri ĥemia ekvilibro.[1] Li same inventis aparaton konata kiel optika pirometro, kiu taŭgas por mezuri la temperaturon de hejtatan sistemon ekde la detektiĝo de la infraruĝaj radiadoj emisiitaj de ĉi-sistemo.

Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1916.

Vivo

Henriko Ludoviko estis filo de la franca inĝeniero Louis Le Châtelier (1815-1873) kaj frato de Alfred Le Châtelier (1855-1929), Louis Le Châtelier (1853-1928), George (1857–1935), kaj André (1861–1929). Li ankaŭ havis fratinon kies nomo estis Marie. Lia patro estis politeknika inĝeniero kiu ĝuis gravan rolon en la franca industrio en la 19-a jarcento. Li partoprenis ĉe la naskiĝo de la franca industrio, ĉefe la industrio de la aluminio, en la enkonduko de la siderurgia procezo kaj en la disvolviĝo de la fervoja transporto. Lia patro estis tre influa ĉefe sur la kariero de Henriko Ludoviko.

Kiam infane, Le Châtelier vizitadis la Kolegio Rollin, en Parizo. En 1919 tiu kolegio estis konata kiel Liceo Rollin kaj en 1955 la nomo estis ŝanĝita je Kolegio-Liceo Jacques-Decour, iu franca rezistanto. Kiam li estis 19-jara, post unu jaro da specifa trejnado pri inĝenierado, li sekvis la paŝojn de sia patro kaj enmatrikuliĝis en la Politeknika Lernejo de Parizo, en la 25-a de oktobro 1869.

Tiel kiel ĉiu lernantaro de la Politeknika Lernejo, en septembro 1870, Le Châtelier estis nomumita dua leŭtenanto kaj pli malfrue li partoprenis en la Sieĝo de Parizo fare de la prusoj (1870-71). Post brilaj sukcesoj en la teknika instruado, li eniris en la Minlernejo de Parizo, en 1871. Le Châtelier edziĝis al Geneviève Nicolas, amikino de lia familio kaj fratino de kvar studentoj de la Politeknika Lernejo. Ili havis sep infanojn, kvar knabinojn kaj tri knaboj, kaj kvin el ili eniris en la scienca kampo, du el ili antaŭiris la morton de Le Châtelier.

Malgraŭ ke li treiniĝis kiel inĝeniero, kaj eĉ kaŭze de liaj interesoj pri la industriaj demandoj, Le Châtelier prefere instruis ĥemion ol sekvi karieron en industrio. En 1887, li estis indikita kiel direktoro pri ĥemio de la prepara kurso en la Minlernejo de Parizo. Sensukcese li penis postenon kiel profesoro pri ĥemio en la Politeknika Lernejo en 1884 kaj ree en 1897. En la "Kolegio de Francio", Le Châtelier sukcedis al Paul Schützenberger (1829-1897) kiel direktoro de la katedro pri neorganika ĥemio. Pli malfrue li instruis en la Universitato de Parizo, kie li anstataŭis Henri Moissan (1852-1907).

Le Châtelier famiĝis pro liaj esploroj pri la principo de la ĥemia ekvilibro, pli konata kiel "Principo de Le Châtelier" kaj pri la varia solvebleco de la saloj ene de ideala solvaĵo. Inter 1884 kaj 1914 li publikigis ne malpli ol tridek dokumentoj pri tiuj topikoj. Liaj rezultoj pri la ĥemia ekvilibro estis prezentitaj en 1885 en la Akademio de Scienco de Parizo.

Verkaro

  • Recherches expérimentales sur la constitution des mortiers hydrauliques, 1887
  • "Lampes de sûreté" (1889)[2]
  • "Le grisou" (1892)
  • "Procédés d'essais des matériaux hydrauliques" (1893).
  • Cours de chimie industrielle (1896)
  • Leçons sur le carbon, la combustion, les lois chimiques: professées à la Faculté des sciences des Paris (1908)
  • Introduction à l'étude de la métallurge (1912)
  • La silice et les silicates (1914)
  • Mesure des températures élevées
  • Introduction à l'étude de la métallurgie: le chauffage industriel, 1912
  • Essais de matériaux hydrauliques
  • Recherches expérimentales et théoriques sur les équilibres chimiques, 1888
  • Les principes fondamentaux de l'énergétique et leur application aux phénomènes chimiques, 1894
  • Le rôle du bon sens dans l'organisation du travail, 1928
  • Recherches expérimentales et théoriques sur la combustion des mélanges gazeux explosives.

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Advanced Chemistry, Michael Clugston, Rosalind Flemming
  2. École Polytechnique


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.