Hedingen

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hedingen (stacidomo).
Hedingen
Blazono de Hedingen
Blazono de Hedingen
Blazono de Hedingen
Preĝejo de Hedigen
Preĝejo de Hedigen
Preĝejo de Hedigen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47° 17′ 56″ N 8° 26′ 58″ O / 47.29889 °N, 8.44944 °O / 47.29889; 8.44944 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 56″ N 8° 26′ 58″ O / 47.29889 °N, 8.44944 °O / 47.29889; 8.44944 (mapo)

Map

Areo 6,53 km²
Alteco 501 m super marnivelo
Poŝtkodo 8908
Komunumkodo 0005
Mapo de Hedingen
Mapo de Hedingen
Situa mapo de Hedingen
vdr

Hedingen estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3318 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 3404 ĝis decembro 2009.

Geografio

Hedigen situas okcidente de la montoĉeno Albis en la tiel nomita Porko-Prefektujo, nome la distrikto Affoltern. La orienta parto de la komunumo troviĝas en la valo de la rivero Reppisch dum ĝia okcidenta flanko situas aliflanke de la akvodislimo inter Limato kaj Reuss. En okcidento la rivereto Höfibach, kiu fluas de nordo al sudo kaj en Affoltern alfluas al la rivereto Jonenbach, senakvigas la komunuman teritorion.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,53 km², de kiuj 32,6% estas kovritaj de arbaro, 46,6% servas por agrikulturo kaj 19,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Hedingen limas en nordoriento al Bonnstetten, en oriento al Stallikon, en sudo al Affoltern ĉe Albis, okcidento al Jonen, nordokcidento al Arni kaj en nordo al Islisberg.

Trafiko

Hedigen posedas stacidomon ĉe la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Affoltern ĉe Albis kaj Zugo, kiu estas haltejo de la regionaj trajnlinioj S5/S14 de la Zurika Trafik-Unio. Ek de novembro 2009 Hedingen disponas ankaŭ pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A4. Tra la nova Uetlibergtunelo cirkulas ek de novembro 2009 ankaŭ la nova buslinio 200, kiu konektas la vilaĝocentron rekte kun la stacidomo Zuriko-Enge en la centro de la urbo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hedingen datiĝas el la jaro 1116.[3] Hedingen estis en mezepoko posedaĵo habsburo kaj transiris en la 15-a jarcento al la urbo Zuriko kaj fariĝis parto de la voktdistrikto aŭ prefektujo Knonaŭo. Por la ekonomia disvolviĝo de la komunumo estis grava la konstruo de la fervojo en la jaro 1864. Estas antaŭvideble nova evoluo dum la venontaj jaroj pro la Uetlibergtunelo, tra kiu de la vilaĝocentro la centro de Zuriko nun atingeblas en 10 minutoj.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.