Stallikon

Stallikon
Blazono de Stallikon
Rigardo de Uetliberg al Stallikon
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47° 19′ 39″ N 8° 29′ 28″ O / 47.32750 °N, 8.49111 °O / 47.32750; 8.49111 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 39″ N 8° 29′ 28″ O / 47.32750 °N, 8.49111 °O / 47.32750; 8.49111 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 2811
Areo 12'01 km²
Alteco 534 m super marnivelo
Poŝtkodo 8143
Komunumkodo 0013
Mapo de Stallikon
vdr

Stallikon estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2811 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo konsistas el la municipoj Stallikon kaj Sellenbüren.

Geografio

Stallikon situas sudokcidente de la monto Uetliberg, kies plej alta punkto troviĝas sur la komunuma teritorio. En la sudo la rivero Reppisch fluas sur la teritorio de la komunumo.

Trafiko

Stallikon estas ligita per la poŝtaŭtobuslinio 235 kun la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj sur la Uetliberg ankaŭ per la Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo.

Historio

La plej malnove loĝata parto de la komunumo estas sendube la monto Uetliberg, kie jam en la romia epoko staris gardoturo, kaj kie en frua mezepoko la alemana duko Gottfried Uattilo konstruis sian rifuĝkastelon. La unua dokumente mencio de setlejoj en Stallikon mem datiĝas el la jaroj 1122 kaj 1126 en la kunteksto de donacoj al diversaj monaĥejoj. En mezepoko la biemoj en Stallikon apartenis al la libersinjoroj de Sellenbüren, kies lasta ido aliĝis al la Monaĥejo Engelberg kaj transdonis al ĝi sian havaĵon. Tri jarcentojn poste en la jaro 1466 la Monaĥejo Engelberg vendis Stallikon-Sellenbüren al la urbo Zuriko, kiu aldonis ĝin al la voktdistrikto Bonstetten.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.