Jonen
| Jonen | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Argovio |
| Distrikto | Bremgarten |
| Koordinatoj | 47° 17′ 55″ N 8° 23′ 50″ O / 47.29861 °N, 8.39722 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 55″ N 8° 23′ 50″ O / 47.29861 °N, 8.39722 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 1817 |
| Areo | 5,70 km² |
| Alteco | 401 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8916 |
| Komunumkodo | 4071 |
Pri la komunumo
Jonen estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1817 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
La vilaĝocentro de Jonen situas ĉe la orienta flanko de la fruktoprodukta ebenaĵo de la rivero Reuss. Al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejoj Obschlagen kaj Litzi. La teritorion de la komunumo tranĉas la ravino de la rivereto Jonenbach, la tiel nomita Jonen-Valo en kies fundo troviĝas la Pilgrimkapelo Jonental.
Trafiko
Jonen situas ĉe la kantona ĉefvojo de Bremgarten al Affoltern ĉe Albis, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio konektanta la komunumon al la publika trafikreto. En distanco de 5 km en Aesch troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 kaj A4.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Jonen limas en nordo al Oberlunkhofen, en nordoriento al Arni, en sudoriento al Affoltern ĉe Albis (Kantono Zuriko), en sudo al, Ottenbach (Kantono Zuriko), en okcidento al Aristau, kaj en nordokcidento al Rottenschwil.
Historio
La unua dokumenta mencio de Jonen datiĝas el la jaro 1243 kiel Jonun.
En mezepoko la vilaĝo apartenis al la habsburga Distrikto Keln (germane Kelleramt). La Kelndistrikto en la jaro 1415 estis konkerita de la urbo Zuriko kaj transprenis de la Habsburgjoj la superan jurisdikcion, dum la malalta jurisdikcio jam ek de 1410 apartenis al la urbo Bremgarten. En 1529 Jonen estis reformaciigita, sed post la 2-a Milito de Kappel, kiun la urbo Zuriko perdis, la vilaĝo refariĝis katolika. En la jaro 1797 unu jaron antaŭ la Helveta Revolucio kaj la disfalo de la malnova ordo, la urbo Bremgarten vendis siajn privilegiojn al la vilaĝaj komunumoj.
Kiam la francaj trupoj en la jaro 1798 liberigis Argovion de la servuto de la Svisa Ĵurkomunumo la Distrikto Keln estis malfondita kaj kreiĝis la kvar komunumoj Jonen, Oberlunkhofen, Unterlunkhofen kaj Arni-Islisberg. Tiuj apartenis unue al la Kantono Baden kaj post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 ili estis integritaj al la nova Kantono Argovio.
Vidindaĵoj

En la fundo de la Jonen-Valo sudoriente de la kerna vilaĝo situas la Pilgrimkapelo Jonental, kiu estis konstruita honore al Sankta Maria. Unua kapelo en Jonental estis menciita en la jaro 1521 kaj detruita en 1656 de zurikaj trupoj dum la 1-a Milito de Vilmergen. Inter la jaroj 1734 ĝis 1737 la kapelo estis rekonstruita de la urbo Bremgarten en sia hodiaŭa formo.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






