Lurtigen
| Lurtigen | |
|---|---|
| Blazono de Lurtigen | |
| eksa komunumo de Svislando • kvartalo | |
| Kantono | Friburgo |
| Distrikto | Lagodistrikto |
| Koordinatoj | 46° 55′ 43″ N 7° 10′ 22″ O / 46.92861 °N, 7.17278 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 43″ N 7° 10′ 22″ O / 46.92861 °N, 7.17278 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 185 |
| Areo | 2,32 km² |
| Alteco | 567 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3215 |
| Komunumkodo | 2270 |
| Mapo de Lurtigen | |
Lurtigen (en la franca lingvo Lourtens) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 185 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Lurtigen situas sudoriente de la urbo Morato kaj norde de la Ŝtata Arbaro Galm en la valo de la rivereto Biberen ĉe la suda marĝeno de la Granda Marĉo. La komunumo, kiu estas komplete ĉirkaŭigita de arbaro konsistas el la vilaĝo Lurtigen, la setlejo Neumatt kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,32 km², de kiuj 33,6% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Lurtigen limas en nordokcidento kaj nordo al Morato, en nordnordoriento al Büchslen, en nordoriento al Gempenach, en oriento al Ulmiz, en sudo al la Ŝtata Arbaro Galm, kaj en sudokcidento al Salvenach.
Trafiko
Lurtigen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas flanka vojo de Gempenach al Salvenach. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 4 kilometrojn norde apud Morato. Per la buslinio de Morato al Gümmenen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Lurtigen datiĝas el la jaro 1397 kiel Lurtens. Dum mezepoko Lurtigen apartenis al la Senjorujo Morato. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1475 Lurtigen kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Lurtigen fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto. [3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Lurtigen Arkivigite je 2015-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lurtigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





