Grandcour
| Grandcour | |
|---|---|
| Blazono de Grandcour | |
| Kastelo de Grandcour | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Brojo-Vully |
| Geografia situo | CH1903: 561265 / 191297 (mapo)46.8716666666676.9305555555555Koordinatoj: 46° 52′ N, 6° 56′ O; CH1903: 561265 / 191297 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 805 |
| Areo | 10,21 km² |
| Alteco | 484 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1543 |
| Komunumkodo | 5817 |
| Mapo de Grandcour | |
Grandcour estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 805 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Grandcour situas en la Svisa Mezlando sur la montoĉeno inter la baseno de la Lago de Neŭŝatelo en nordo kaj la ebenaĵo de la rivero Brojo en sudo. En sudo pasas tra la komunumo la rivero Eta Glano, norda alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la urbeto Grandcour kaj la setlejoj Ressudens-Dessous, Ressudens-Dessus, Fin de Ressudens, Chesard kaj Sur la Vigne.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,21 km², de kiuj 14,4% estas kovritaj de arbaro, 78,8% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Grandcour limas en nordo al Gletterens (FR), en oriento al Vallon (FR), en sudo al Corcelles-près-Payerne (FR), en sudokcidento al Rueyres-les-Prés, en okcidento al Vernay, kaj en nordokcidento al Chevroux.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Avenches al Estavayer-le-Lac. Sude de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo situas prokximume 5 kilometrojn sudokcidente apud Payerne. Pere de la poŝtaŭtolinioj de Payerne al Chevroux kaj de Friburgo al Estavayer-le-Lac la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Grandcour datiĝas el la jaro 1212 kiel Grancort. Dum frua mezepoko la vilao sude de la hodiaŭa vilaĝo kune kun ĝia preĝejo fariĝis Grandcour-la-Ville. En la 10-a jarcento estis konstruita la fortikita urbo kun kastelo kaj preĝejo ĉe la nova situo. La unuaj menciitaj mastroj estis la Senjoroj de Prangins. En la jaro 1293 Grandcour fariĝis havaĵo de la Grafo Ludoviko la 1-a de Savojo. La urbo ek de tiam estis administrata laŭ la tradicia juro de Moudon. Inter 1311 kaj 1397 la Senjoroj de Grandson estis la mastroj de Grandcour. La Senjorujo Grandcour post la konkero fare de Berno estis atribuita al la Voktejo Avenches. Post la fino de la Helveta Revolucio Grandcour fariĝis la ĉefloko de la komunumaro Grandcour en la Distrikto Avenches, kun kiu ĝi en la jaro 2006 estis atribuita al la Distrikto Brojo-Vully.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Grandcour – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Kastelo de Grandcour
-
Reformita preĝejo de Grandcour
-
La preĝejo de interne
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





