Curtilles
| Curtilles | |
|---|---|
| Blazono de Curtilles | |
| Curtilles | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Brojo-Vully |
| Geografia situo | CH1903: 554790 / 172351 (mapo)46.7008333333336.8475Koordinatoj: 46° 42′ N, 6° 51′ O; CH1903: 554790 / 172351 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 301 |
| Areo | 4,95 km² |
| Alteco | 516 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1521 |
| Komunumkodo | 5669 |
| Mapo de Curtilles | |
Curtilles estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 301 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
La komunumo Curtilles situas en la Vaŭda Mezlando ĉe la sudorienta bordo de la rivero Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Curtilles, Les Bioles, Pâquis kaj Prévondens, kaj diversaj izolitaj bienoj. Ĉe la limo al Sarzens situas sur alteco de 700 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,95 km², de kiuj 15,5% estas kovritaj de arbaro, 77,5% servas por agrikulturo kaj 6,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Curtilles limas en nordnordoriento al Valbroye, en nordoriento al Dompierre, en oriento al Lovatens, en sudo al Sarzens, en sudsudokcidento al Chesalles-sur-Moudon, en sudokcidento al Moudon, kaj en nordokcidento al Lucens.
Trafiko
Tra Curtilles pasas la kantona ĉefvojo n-ro 156 de Lucens al Romont. Laŭlonge de la nordokcidenta komunumlimo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1, kaj la vojo n-ro 621d kondukas de la vilaĝocentro de Curtilles al Chesalles-sur-Moudon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 18 kilometrojn norde apud Estavayer-le-Lac. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de buslinio de Moudon al Romont, kiu tamen cirkulas nur dufoje labortage matene kaj vespere. La stacidomo de Lucens situas cetere nur 1 kilometron de la vilaĝocentro.
Historio
La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 852 kiel Curtilia. En curtilles estis trovitaj restaĵoj de bronzepoka setlejo kaj de romia vilao. Dum mezepoko Curtilles estis merkatoloko, kiu apartenis al la episkopo de Laŭzano kaj en la 9-a jarcento dufoje en Curtilles okazis sinodo de la episkoplando. En la jaro 1231 la loko burliĝis kaj post rekonstruo en Roche iom post iom perdis sian signifon, ĉar la episkopaj administrantoj instaliĝis en la Kastelo de Lucens. Sub la berna regado en Vaŭdo ek de 1536 Curtilles estis atribuita al la Voktejo Moudon, el kiu en la jaro 1798 kadre de la Helveta Revolucio fariĝis distrikto, kiu en la jaro 2006 surbaze de la administra reformo de Kantono Vaŭdo estis atribuita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Curtilles – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Preĝejo de Curtilles
-
Kastelo de Curtilles
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




