Cremin
| Cremin | |
|---|---|
| Blazono de Cremin | |
| Cremin | |
| loĝloko • eksa komunumo de Svislando | |
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Brojo-Vully |
| Geografia situo | CH1903: 554493 / 175163 (mapo)46.7261111111116.8433333333333Koordinatoj: 46° 44′ N, 6° 51′ O; CH1903: 554493 / 175163 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 52 |
| Areo | 1,65 km² |
| Alteco | 639 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1526 |
| Komunumkodo | 5668 |
| Mapo de Cremin | |
Cremin estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 52 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
La komunumo Cremin situas en la Vaŭda Mezlando sur la orienta flanko de la valo de la rivero Brojo, norde de Lucens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cremin kaj la biensetlejo Broillet norde de ĝi, kaj kelkaj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 670 m s.m. sur la monteto Petit Crêt norde de la vilaĝo kaj estas monteto kun alteco de 656 m s.m. en la arbaro Foret de l'Envuissel sude de la vilaĝo. En oriento de la komunumo ekzistas svingogolfludejo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,65 km², de kiuj 25,5% estas kovritaj de arbaro, 67,9% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Cremin limas en nordo al Surpierre (FR), en oriento kaj sudo al Lucens, kaj en okcidento al Forel-sur-Lucens.
Trafiko
Cremin situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Cremin pasas konekta vojo de Lucens al Forel-sur-Lucens kaj vojo al Surpierre. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 12 kilometrojn norde de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. Pere de la poŝtaŭtolinio de Granges-près-Marnand al Cheiry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1365 kiel Cremyn. Dum mezepoko Cremin apartenis al la bienoj de la Kastelo Lucens. Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno en la jaro 1536 Cremin estis atribuita al la Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 surbaze de la administracia reformo de Kantono Vaŭdo estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully. [3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Cremin Arkivigite je 2012-07-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cremin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




