Giubiasco

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Giubiasco (stacidomo).
Giubiasco
Blazono de Giubiasco
Blazono de Giubiasco
Blazono de Giubiasco
Giubiasco, rigardo el la rapidtrajno de Belinzono al Lugano
Giubiasco, rigardo el la rapidtrajno de Belinzono al Lugano
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Giubiasco
Koordinatoj  46° 10′ 35″ N 9° 0′ 45″ O / 46.17639 °N, 9.01250 °O / 46.17639; 9.01250 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 35″ N 9° 0′ 45″ O / 46.17639 °N, 9.01250 °O / 46.17639; 9.01250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8364
Areo 6,23 km²
Alteco 242 m super marnivelo
Poŝtkodo 6512
Komunumkodo 5005
Mapo de Giubiasco
Mapo de Giubiasco

Giubiasco estas komunumo de la komunumaro Giubiasco kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 8364 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Giubiasco situas en la ebenaĵo de Magadino ĉe la suda flanko de la montpasejo Monte Ceneri, sudokcidente de la kantonĉefurbo Belinzono. La komunumo, kiu apartenas al la aglomeraĵo de Belinzono, konsistas el la kernvilaĝo Giubiasco kaj la vilaĝoj Palasio, Pedvilla, Lôro, Motti kaj Sasso Piatto.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,23 km², de kiuj 19,3% estas kovritaj de arbaro, 38,5% servas por agrikulturo kaj 40,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Giubiasco limas en nordo al Monte Carasso, en nordoriento al Belinzono, en oriento al Pianezzo, en sudo al Camorino, en sudokcidento al Sant'Antonino, en okcidento al Gudo, kaj en nordokcidento al Sementina.

Trafiko

Tra Giubiasco pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2, kiu kondukas de Belinzono tra la montopasejo Monte Ceneri al Lugano, kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo Belinzono-Sudo situas 1 kilometron sude de la komunumo sur la teritorio de la komunumo Sant'Antonino. La stacidomo de Giubiasco situas ĉe la trajnlinio de Lucerno trans Gotardo al Chiasso. En Giubiasco de ĝi disbranĉiĝas la trajnlinio al Locarno. Krome en Giubiasco cirkulas diversaj buslinioj de la loka busreto de Belinzono.

Historio

La unua dokumenta mencio de Giubiasco datiĝas el la jaro 1186 kiel Cibiascum, kiam la imperiestro Barbarossa koncedis en Giubiasco la liberecrajtojn por la regiono de Locarno. Proksime de la stacidomo estis trovita vasta tombejaro kun 565 tomboj de la 11-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la frua mezepoko. Dum mezepoko Giubiasco apartenis al la Grafejo Belinzono. Post la Batalo de Arbedo en la jaro 1422 ĝi estis submetita al la suvereneco de la dukoj de Milano, ĝis en la jaro 1499 ĝi estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo kaj submetita al la Voktejo Belinzono. Post la kreo de Kantono Tiĉino en la jaro 1803 ĝi fariĝis ĉefloko de la komunumaro Giubiasco en la Distrikto Belinzono.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.