Pianezzo
| Pianezzo | |
|---|---|
| Blazono de Pianezzo | |
| Kantono | Tiĉino |
| Distrikto | Belinzono |
| Komunumaro | Giubiasco |
| Koordinatoj | 46° 10′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 46.16667 °N, 9.03333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 46.16667 °N, 9.03333 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 579 |
| Areo | 8,02 km² |
| Alteco | 491 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6582 |
| Komunumkodo | 5014 |
| Mapo de Pianezzo | |
Pianezzo estas komunumo de la komunumaro Giubiasco kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 579 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Pianezzo situas en la Valo Morobbia, flanka rivero de Tiĉino, oriente de Giubiasco, proksimume 5 kilometrojn sude de Belinzono. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Pianezzo kaj Paudo, kaj la alpopaŝtejaj setlejoj Monti di Paudo, Monti di Pedevilla, Monti di Scertara, Monti di Stagno kaj Monti di Verona.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,02 km², de kiuj 88,8% estas kovritaj de arbaro, 2,7% servas por agrikulturo kaj 5,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Pianezzo limas en nordo al Belinzono, en oriento al Sant'Antonio, en sudo al la interkomuna teritorio de Cadenazzo kaj Monteceneri, en oriento al Camorino, kaj en nordoriento al Giubiasco.
Trafiko
Pianezzo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Pianezzo pasas la vojo tra la Valo Morobbia de Giubiasco al Sant'Antonio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Belinzono-Sudo, kiu situas 5 kilometrojn okcidente de la komunumo en Camorino. Pere de buslinio de Sant'Antonio al la stacidomo de Belinzono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Pianezzo datiĝas el la jaro 1382 kiel Planezio. Dum mezepoko ĝis 1831 Pianezzo estis flagofrakcio de la komunumo Vallemorobbia, kiu apartenis al la Grafejo Belinzono respektive post la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo al la Voktejo Belinzono. La politika komunumo Pianezzo estis kreita en la jaro 1831 per la divido de la malnova Najbararo Valo Morobbia al la tri komunumo Pianezzo, Sant'Antonio kaj Vallemorobbia in Piano.[3][4]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Graziano Tarilli: Pianezzo en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-28)
- ↑ Vidu ankaŭ: Prezento de la komunumo en ĝia oficiala retejo Arkivigite je 2013-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Pianezzo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





