Genolier
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Genolier (stacidomo). |
| Genolier | |
|---|---|
| Blazono de Genolier | |
| urbeto • komunumo en Svislando | |
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Nyon |
| Koordinatoj | 46° 26′ 06″ N 6° 13′ 05″ O / 46.43500 °N, 6.21806 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 06″ N 6° 13′ 05″ O / 46.43500 °N, 6.21806 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 1808 |
| Areo | 4,87 km² |
| Alteco | 556 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1272 |
| Komunumkodo | 5718 |
| Situa mapo de Genolier | |
Genolier estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1808 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Genolier situas ĉe la suda piedo de la Ĵurasa Montaro. Ĝi situas 7 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Nyon kaj proksimume 37 km okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La orientan komunuman limon formas la rivero Serine. La komunumo konsistas el la vilaĝo Genolier, la vilaĝeto La Caisserie kaj la nova kvartalo Châtel.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,87 km², de kiuj 32,4% estas kovritaj de arbaro, 46,8% servas por agrikulturo kaj 18,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Genolier limas en nordo al Arzier-Le Muids, en oriento Vich, en sudo al Coinsin, kaj en okcidento al Givrins.
Trafiko
La komunumo Genolier situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi bone atingeblas. Al la komunumo kondukas konektaj vojoj de la najbaraj komunumoj. Laŭlonge de la nordorienta komunumlimo pasa la kantona ĉefvojo n-ro 125 de Gland al Arzier-Le Muids. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 3 kilometrojn sude de la komunumo apud Nyon. La komunumo disponas pri du haltejoj ĉe la fervojlinio de Nyon al Saint-Cergue.
Historio
La unua dokumenta mencio de Genolier datiĝas el la jaro 1110 kiel Genolliacum. La vilaĝo dum mezepoko estis komuna senjorujo de la familio de Prangis kaj la Senjoroj de Mont, kiuj sin nomis ankaŭ Senjoroj de Genolier. Ili konstruis en la jaro 1210 en Genolier kastelon kaj koncedis en la jaro 1221 al siaj servutuloj la liberecon. La komunumo apartenis sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Nyon kaj ek de tiam al la samnoma distrikto.[3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Germain Hausmann: Genolier en Historia Leksikono de Svislando (2005-08-29)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de Genolier Arkivigite je 2015-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Genolier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






