Bassins
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bassins (stacidomo). |
| Bassins | |
|---|---|
| Blazono de Bassins | |
| Preĝejo Notre Dame en Bassins | |
| komunumo en Svislando • loĝloko | |
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Nyon |
| Koordinatoj | 46° 27′ 47″ N 6° 13′ 55″ O / 46.46306 °N, 6.23194 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 47″ N 6° 13′ 55″ O / 46.46306 °N, 6.23194 °O (mapo) |
| Areo | 20,79 km² |
| Alteco | 753 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1269 |
| Komunumkodo | 5703 |
| Situa mapo de Bassins | |
Bassins estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1251 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Bassins situas sur la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 9 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Nyon kaj 25 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bassins kaj la vilaĝetoj Les Platets kaj La Cézille, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,79 km², de kiuj 54,8% estas kovritaj de arbaro, 41,7% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bassins limas en nordo al Le Chenit, en nordoriento al Marchissy, en oriento al Le Vaud, en sudoriento al Begnins, en sudo al Vych, kaj en okcidento al Arzier-Le Muids.
Trafiko
La komunumo Bassins situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tute en sude la kantona ĉefvojo n-ro 125 de Gland al Arzier pasas tra la komunuma teritorio. De tie flanka vojo kondukas al la setlejoj de la komunumo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Gland. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Bassins datiĝas el la jaro 1095 jam per la nuna formo Bassins. Apud la preĝejo Notre Dame, kiu estis menciita en la jaro 1148, ekzistis priorejo de la Abatejo de Cluny, kiu fine de la 13-a jarcento estis unuigita kaj Payerne. En la jaro 1508 la civitanoj de Bassins sin devigis servi sub la flago de Payerne. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Bassins apartenis al la Voktejo Nyon kaj ekde la Helveta Revolucio al la samnoma distrikto.[3]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bassins – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







