Commugny
| Commugny | |
|---|---|
| Blazono de Commugny | |
| Vilaĝocentro de Commugny | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Nyon |
| Koordinatoj | 46° 19′ 14″ N 6° 10′ 44″ O / 46.32056 °N, 6.17889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 14″ N 6° 10′ 44″ O / 46.32056 °N, 6.17889 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 2506 |
| Areo | 6,51 km² |
| Alteco | 419 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1291 |
| Komunumkodo | 5711 |
| Situa mapo de Commugny | |
Commugny estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2506 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Commugny situas sur la monteta ĉeno nordokcidente de la Lago Lemano. Tra la komunumo fluas la rojo Greny, kiu estis nutrita de elkonduko de la rivero Versoix, kiu en nordokcidento de la komunumo formas la landlimon al Francio. Laŭlonge de la rivero Versoix etendiĝas marĉo, kiu estas naturprotekta zono.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,51 km², de kiuj 19,4% estas kovritaj de arbaro, 60,7% servas por agrikulturo kaj 18,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Commugny limas en nordo al Chavannes-de-Bogis kaj Founex, en oriento al Coppet, en sudo al Tannay, en sudokcidento al Chavannes-des-Bois, en okcidento al Grilly (Francio), kaj en nordokcidento al Divonne-les-Bains (Francio).
Trafiko
Tra Commugny pasas la kantona ĉefvojo n-ro 121 de Divonne-les-Bains al Versoix. En nordo tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kiel plej proksima alveturejo estas la alveturejo Coppet, kiu situas 1 kilometron norde de la komunumo sur la teritorio de Chavannes-de-Bogis. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Coppet la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Commugny datiĝas el la jaro 1018 kiel Communiacum. Sur la komunuma teritorio estas konservita romia vilao el la 1-a jarcento post Kristo kun muropentraĵoj, kies kvalito estas unika en Svislando. Laŭ la legendo reĝo Sigismundo de Burgonjo heredigis Commugny kun aliaj bienoj en la jaro 515 al la Abatejo Saint-Maurice. Supozeble la abatejo poste perdis siajn havaĵojn en Commugny, ĉar en la jaro 1018 Rudolfo la 3-a redonis Commugny al la Abatejo Saint-Maurice. La bienoj estis pandigitaj al la Grafo de Ĝenevo, kontraŭ kies misuzo de potenco la abatejo intervenis en la sekvaj jaroj. En 1099 la abatejo liberigis la pandojn. En la jaro 1257 Commugny estis akirita de Petro de Savojo kaj ek de 1271 la komunumo aparetenis al la Baronejo Coppet, kiu sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 apartenis al la Voktejo Nyon. Ekde la Helveta Revolucio la komunumo apartenas al la Distrikto Nyon.[3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Christophe Henny : Commugny en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-24)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Commugny Arkivigite je 2016-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Commugny – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Preĝejo de Commugny
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







