La unuaj provaj ekzempleroj de GAZ-66 estis kreitaj en 1962 kadre de evoluigo de la 1,2-tuna kamiono GAZ-62, kiu estis produktata de 1958 ĝis 1962 (en tre eta kvanto) kaj kiel sukcedinto de la 2-tuna kamiono GAZ-63, produktita de 1948 ĝis 1968. La seria fabrikado de GAZ-66 komenciĝis en julio 1964. En 1968 la kamiono ricevis centralizan sistemon de reguligo de aerpremo en pneŭoj (GAZ-66-01 kaj ties modifikoj). En 1966 ĝi estis honorigita je la Ora medalo de ekspozicio «Moderna agrikultura tekniko» en Moskvo. En 1967 GAZ-66 gajnis la Oran medalon en la internacia agrikultura ekspozicio en Lepsiko (GDR). En aprilo 1969 GAZ-66 iĝis la unua soveia auto, ricevinta la Ŝtatan Kvalitsignon. Ĝi estis eksportata al ĉiuj socialismaj landoj kaj vaste uzata en armeo kaj civilaj entreprenoj kaj organizaĵoj. En la Armitaj Fortoj de Rusio ĝi estis vaste uzata en la Paraŝutistaj trupoj kaj la Limgardaj trupoj.
En 1995 la amasa produktado de GAZ-66-11 kaj ties modifikoj haltis. Anstataŭe la Gorkija Aŭtomobila Uzino komencis produktadon de GAZ-3308 Sadko, unifikitaj kun GAZ-3307. La lasta GAZ-66-40 estis fabrikita la 1-an de julio1999. Entute estis produktitaj 965 941 ekzempleroj de la familio GAZ-66.
Priskribo
GAZ-66 estas kamiono kun plialtigita traveturebleco kaj 2-tuna ŝarĝkapablo, destinita por veturado laŭ malbonaj vojoj aŭ ekster ili. La plialtigita traveturebleco kreiĝas danke al uzado de memblokaj diferencialoj de la frontĉaro kaj postĉaro, pli alta vojalteco kaj reguligebla aerpremo de pneŭoj (raddiskoj havas specifan konstrukcion), por alpumpi pneŭojn haveblas kompresoro ligita al motoro. La motoro havas antaŭlanĉan varmigilon PĴB-12. La labora bremsosistemo estas hidraŭlika apartigita kun vakua plifortigilo, la halta bremsosistemo havis cilindran bobenan transmisian bremson. Haveblas la hidraŭlika plifortigilo de la stirregado.
Grava specifaĵo de tiu ĉi aŭto estas balancigita situo de la pezocentro, preskaŭ egala ŝarĝo sur la unua kaj malantaŭa aksoj, kompakteco danke al stirejo situanta super la motoro, pro kio la aŭto estis vaste uzata en la paraŝutistaj trupoj, ĉar ĝi alteriĝis sur ĉiujn radojn samtempe, sen kliniĝo de la stirejo. Tamen limigita interna spaco de la stirejo kaj ties situo tuj super la radoj estigis danĝeron por skipo kaze de minekslodo. Pro tio ekde la 1980-aj jaroj GAZ-66 estis forigata de la sovetaj bataltrupoj en Afganio. En la 1990-aj jaroj GAZ-66 estis amase forigata de la armeaj trupoj. Poste ĝin anstataŭis kapota kamiono GAZ-3308 Sadko kun simila movparto, sed pli longa.
Por rigardi la motoron, oni formovas la stirejon laŭ ĉarniroj antaŭen. Inter la ŝofora sidilo kaj tiu pasaĝera troviĝas neforigebla kapoto, kiu kaŝas la motoron. Pro tio kurba stango de rapidumskatolo troviĝas dekstre, malantaŭe de la stiristo, kio estigas ioman malkomforton dum ŝanĝo de la rapidumoj.
Por stirista ripozo en GAZ-66 kutime haveblis alkroĉebla baŝahamako, kiu kroĉiĝis je kvar hokoj en la stirejo.
La frontĉaro kaj postĉaro kuŝas sur laŭlongaj duonelipsaj risortoj kun hidraŭlikaj teleskopaj amortiziloj ambaŭflanke aktivaj. GAZ-66 distingiĝis per glata movo. Pro unuoblaj risortoj sur la postĉaro kaj memblokaj diferencialoj en la ĉefaj rapidumoj, oni devis eviti troŝarĝon de la aŭto.
Ĉefaj modifikoj de GAZ-66 kaj specifaj karoserioj sur ĝia ĉasio
Hejmlandaj
GAZ-66-1 (1964—1968) — la unua modelo sen centraliza sistemo de reguligo de aerpremo en pneŭoj.
GAZ-66А (1964—1968) — kun vinĉo.
GAZ-34 — eksperimenta specimeno kun 6 radoj (ĉiuj movaj).
GAZ-66B (с 1966) — paraŝutista versio kun teleskopa stirkolono, faldebla tegilo kaj deĵetebla kadro de ventoŝirma glaco.
GAZ-66E (1964—1968) — kun ŝirmita elektroaparataro.
GAZ-66-01 (1968—1985) — baza modelo kun centraliza sistemo de reguligo de aerpremo en pneŭoj.
GAZ-66-02 (1968—1985) — kun vinĉo.
GAZ-66-03 (1964—1968) — kun ŝirmita elektroaparataro.
GAZ-66-04 (1968—1985) — ĉasio kun ŝirmita elektroaparataro.
GAZ-66-05 (1968—1985) — kun ŝirmita elektroaparataro kaj vinĉo.
GAZ-66-11 (1985—1996) — modernigita baza modelo.
GAZ-66-12 (1985—1996) — kun vinĉo.
GAZ-66-14 (1985—1996) — ĉasio kun ŝirmita elektroaparataro kaj skatolo por povforpreno.
GAZ-66-15 (1985—1996) — kun ŝirmita elektroaparataro kaj vinĉo.
GAZ-66-16 (1991—1993) — modernigita versio kun motoro ZMZ-513.10, fortigitaj pneŭoj (radoj estas unudeklivaj), modifitaj bremsoj, platformo sen superradaj niĉoj (poste ili estis starigataj ankaŭ sur GAZ-66-11 kaj GAZ-66-40); ŝarĝokapablo 2,3 tunoj.
GAZ-66-21 (1993—1995) — civila modifiko kun duoblaj pneŭoj de la postĉaro kaj ligna platformo tipo GAZ-53, ŝarĝokapablo 3,5 tunoj.
GAZ-66-31 — ĉasio por baskulkamionoj.
GAZ-66-41 (1992—1995) — kun senenblova turbodizelmotoro GAZ-544.
GAZ-66-40 (1995—1999) — kun turbodizelmotoro GAZ-5441.
GAZ-SAZ-3511 — agrikultura baskulkamiono sur ĉasio GAZ-66-31 (muntita en Saransko).
GAZ-KAZ-3511 — agrikultura baskulkamiono sur ĉasio GAZ-66-31 (muntita en Biŝkeko, Kirgizio).
Busoj
NZAS-3964, Volgar-39461 — laborskipaj busoj (sur ĉasio oni starigis komfortan karoserion kun pasaĝeraj sidiloj).
APP-66 — buso kun plialtigita traveturebleco, pneŭoj kun reguligebla premo. Estis produktata de la 172-a Centra aŭtoripara uzino, nur por la Ministerio pri defendo de Sovetunio. Ĝis 1987 estis fabrikitaj 8000 ekzempleroj[1]
ZMZ-66-06 okcilindra kvartakta, kun likva malvarmigado
Labora volumeno
4 254 cm3
Povo
120 ĉevalpovoj
Rapidumskatolo
mekanika 4-ŝtupa kun sinkronigiloj je la 3-a kaj 4-a rapidumoj
Disdonskatolo
Kun malaltiga transmisiilo kaj malŝaltebla frontĉaro
Movkondukilo
malantaŭa aŭ tutrada
Radoj
specialaj kun malkonektebla radcirklo kaj flankoringo 8,00-18; pneŭoj 12,00-18
Premo en pneŭoj
0,5-3 kg/cm2
Maksimuma rapido kun tuta ŝarĝo
90 km/hore
Volumeno de fuelujoj
210 litroj
Kontrolita fuelkonsumo, litroj/100 km ĉe rapideco 60 km/hore
20
Fueltipo
benzino А-72, A-76, АИ-80
Volumeno de akumulatoro
75 amperhoroj
Maksimuma kurento de aŭta generatoro
85 А
Ludiloj kaj suveniroj
Modeloj de GAZ-66 en skalo 1:43 estis produktataj de 1993 ĝis 1994 de firmao «Rusa miniaturo» (ruseРусская миниатюра) en Ekaterinburgo. Ili estis tre detalitaj. Similan modelon produktis uzino «Mossar» (ruseМоссар), eksa «Agat» (ruseАгат) en Saratovo. Firmao «Technopark» (Ĉinio) produktas diverskolorajn modelojn de GAZ-66 kaj GAZ-34: kun markezo, kun misilo, aŭtogruo. En 2012 firmao StartScaleModels produktis 3000 ekzemplerojn de modeloj de flankŝirmilaj GAZ-66. Firmao «Orienta Ekspreso» (ruseВосточный Экспресс) en skalo 1:35: radioaŭto, kun kontraŭaviadila kanono ZU-23-2, kun markezo kaj aliaj.
Literaturo
(1988) Просвирнин А. Д.: Автомобиль ГАЗ-66-11. Устройство, техническое обслуживание и ремонт (ruse). Moskvo: Транспорт, p. 312. ISBN 5-277-00133-6.
(1996) Кудрявцев Ю. В.: Автомобиль ГАЗ-66 и его модификации. Руководство по ремонту — каталог деталей (ruse). Moskvo: Агро-книга.
Гоголев, Л. Д.. (1990) Автомобили-солдаты: Очерки об истории развития и военном применении автомобилей (ruse). Moskvo: Патриот, p. 191. ISBN 5-7030-0226-5.