Biŝkeko
Biŝkeko (Biŝkek) estas la ĉefurbo kaj samtempe la politika, ekonomia kaj kultura centro de Kirgizio. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 1 145 044 loĝantoj sur areo de 127 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 016 loĝantoj/km². GeografioBiŝkek situas en alto de 800 m super la marnivelo ĉe la norda parto de la ĝis 4 800 m altan Alajo-montokresto, pluiĝo de la montaro Tjanŝano. Norde de la urbo etendiĝas onda steparo ĝis preskaŭ al Kazaĥio. Proksime de la urbo fluas la rivero Ĉuj. HistorioLa urbo evoluis el karavana ripozejo ĉe la silka vojo kondukanta tra la montaro Tjanŝano. En 1825 la uzbeka Ĥanpo de Kokand konstruis tie brikan fortikaĵon, kiun la rusaj soldatoj en 1862 okupis kaj detruis. La rusoj fondis tie garnizonon kaj la allogitaj rusaj kamparanoj eluzis la produkteman nigrateran grundon kaj la loko rapide disvolviĝis. En 1878 oni fondis tie la urbon Piŝpek. En 1926 la urbo iĝis la ĉefurbo de la novfondita soveta Kirgizio kaj samtempe estis alinomita al Frunzǎ (ruse Фрунзе, Frunze) – laŭ Miĥail Vasiljeviĉ Frunză, kiu naskiĝis en Piŝpek kaj sukcese batalis en la Rusa Enlanda Milito en Centra Azio por la bolŝevismo. Kun la sendependeco de Kirgizio rericevis la urbo sian malnovan nomon – en la kirgiza formo – kaj nomiĝas ekde tiam Biŝkek. NomoKirgize la vorto biŝkek aŭ piŝpek signifas ujon por kumiso. Ekzistas multaj legendoj, kiuj provas pruvi rilaton inter la urbo kaj tia ujo. Sciencaj kalrigoj opinias, ke la nomo estiĝis per popoletimologia klarigo (interpretado) de malnova vorto pri Loko sube ĉe la monto. Eminentaj homoj
Biŝkek hodiaŭPro la mallonga historio, Biŝkek ne havas historiajn konstruaĵojn. Ĝi estas tipa soveta urbo kun grandaj placoj, tipaj platdomoj, grandaj popoldomoj. La aerpoluado en Biŝkek estas tre malalta, kvankam en la proksimo situas preskaŭ la tuta industrio de Kirgizio. Esperanto en BiŝkekoFejsbuka grupo Esperanto en Kirgizio. Bildaro
Vidu ankaŭ
|