Frato Leono
| Frate Leone (1195-1271) | ||
|---|---|---|
Frato Leono: detalo de la retablo de la franciskana monaĥejo en Rothenburg ob der Tauber.
| ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 1195 en Asizo, Umbrio, aŭ Viterbo, Italio | |
| Morto | 15-a de novembro 1271 en Porciunkola, Umbrio, Italio | |
| Tombo | Baziliko Sankta Francisko el Asizo | |
| Lingvoj | latina vd | |
| Profesio | ||
| Okupo | ordenfrato verkisto monaĥo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Frato Leono, kelfoje nomata Leono de Asizo aŭ Leono de Viterbo, estis monaĥo kaj verkisto itala. Li estis unu el la ĉefaj kunuloj de Sankta Francisko de Asizo, al kiu li estis konfesprenanto, sekretario, amiko kaj amata disĉiplo. Post la morto de Francisko de Asizo, li forte kontraŭstaris Elia da Cortona-n, Ĝeneralan Ministron de la Ordeno de la Minoraj Fratoj, pri la temo de malriĉeco. Frato Leono ankaŭ estis tre proksima al Sankta Klara de Asizo. Privilegia atestanto de la vivo de Sankta Francisko, ne ĉiuj liaj skribaĵoj konserviĝis, sed li certe estas la ĉefa inspiranto, se ne la aŭtoro, de la Speculum Perfectionis, vivo de Sankta Francisko, fidela al la originala idealo de la Ordeno de la Fratoj Minoraj.
Frato Leono ŝajnas esti denaska el Asizo kaj ne el Viterbo, kiel oni asertis kelkaj pli postaj verkistoj. Kvankam ne unu el la originalaj dek du kunuloj de Sankta Francisko, Leono estis unu el la unuaj, kiuj aliĝis al li post la aprobo de la unua Regulo de la Fratoj Minoraj (1209-1210) kaj eble jam estis sacerdoto.
Dum la tempo li fariĝis la konfesprenanto kaj sekretario de la sanktulo, kaj ekde ĉirkaŭ 1220 ĝis la morto de Francisko, Leono estis lia konstanta kunulo. Li estis kun la "Poverello" kiam ĉi-lasta retiriĝis al Fonte Colombo, proksime de Rieti, en 1223; por reskribi la regulon de la ordeno kaj Frato Leono akompanis Sanktan Franciskon dum lia posta vojaĝo al Romo por serĉi ĝian aprobon.
La sekvan jaron Frato Leono estis kun la sanktulo sur Monto La Verna kiam Francisko ricevis la stigmatojn kaj Leono lasis al ni klaran kaj simplan raporton pri tiu granda miraklo. Ĉi tiun deklaron li skribis trans la fasadon de la aŭtografita beno, kiun Sankta Francisko donis al li sur la Monto La Verna, kiel talismano kontraŭ tento, kaj kiu ankoraŭ konserviĝas ĉe la Preĝejo de Sankta Francesco, en Asizo. La teksto de la letero skribita de la sanktulo al Leono antaŭ iom da tempo ankoraŭ ekzistas.

Ĝi estas vorto de tenera kuraĝigo kaj konsilo al la "Frate Pecorello di Dio" (Frato Ŝafeto de Dio), kiel la Sanktulo nomis sian fidelan disĉiplon pro lia simpleco kaj tenereco.
Kaj unu el la plej oraj ĉapitroj en la "Fioretti" (Ĉapitro 7) rakontas kiel Sankta Francisko montris al Frato Leono "kio estis la perfekta ĝojo". Leono flegis sian majstron dum lia lasta malsano kaj dum la sanktulo kuŝis mortanta, Leono estis li, kune kun Angelo Klareno, alia ŝatata kunulo, kiu konsolis Franciskon kantante la "Kanton de la Suno".
Leono profunde mergiĝis en la amarajn seniluziiĝojn spertitajn de la sanktulo dum la lastaj jaroj de lia vivo, kaj baldaŭ post la morto de Francisko li venis en konflikton kun tiuj, kiujn li konsideris perfiduloj de la "Poverello" ("Malriĉuleto") kaj lia idealo de malriĉeco.
Protestinte kontraŭ la monkolektado por la konstruado de la baziliko de Sankta Francisko kaj fakte frakasinte la vazon, kiun Frato Elias starigis por la kontribuoj, Leono estis vipita laŭ ordono de Elias kaj forpelita el Asizo. Li tiam retiriĝis al iu ermitejo de la ordeno kaj ekde tiam nur foje oni ekvidis lin.
Tiel ni trovas lin ĉeestanta, en 1253, ĉe la mortlito de Sankta Klara, el kiu li estis ŝia dumviva amiko. Leono ŝajnas esti pasiginta multon de siaj lastaj jaroj ĉe la Preĝejo de la Porziunkola kaj esti dediĉinta sin al la verkado de tiuj verkoj, kiuj tiel forte influis Corrado da Offida-n, Angelo Klareno-n, Ubertino da Casale-n kaj aliajn "Spiritualistojn" de pli posta generacio.
Ĉi tiujn skribaĵojn, en kiuj Leono prezentis tion, kion li konsideris la vera intenco de Sankta Francisko rilate al la observado de malriĉeco, li laŭdire konfidis al la monaĥinoj de Sankta Klara en Asizo por konservi ilin al la posteularo. Leono mortis ĉe la Preĝejo de la Porziunkola la 15-an de novembro 1271, kun alta aĝo kaj estis entombigita en la malsupra preĝejo de Sankta Francesco proksime al la tombo de sia serafa patro.
Li estas rememorata en la Franciskana Martirologio, kiu donas al li la titolon de Beato, kaj la kaŭzo de lia formala beatigo ankoraŭ atendas kune kun tiu de la aliaj fruaj kunuloj de Sankta Francisko.
Konsiderinda dubo ankoraŭ ekzistas pri kiom multe Leono efektive verkis. La famaj "rotuli" kaj "cedulae", kiujn li deponis ĉe la klaraninoj, ne atingis nin, sed oni kredas, ke ĉi tiuj dokumentoj estis la fonto, el kiu la "Speculum Perfectionis" kaj iuj aliaj kompilaĵoj de la 'materia seraphica' estis pli-malpli rekte derivitaj.
Ĉi tiu "Speculum Perfectionis" unue estis publikigita kiel aparta verko, en 1898, fare de Paul Sabatier, kiu nomis ĝin la "Legenda Antiguissima S. Francisci" kaj asertis, ke ĝi estis verkita de Leono jam en 1227, kiel manifesto kontraŭ Elias kaj aliaj kunhelpantoj de la malstreĉeco inter la monaĥoj. Ĉi tiu aserto naskis grandan polemikan literaturon. La plimulto de la kritikistoj atribuas la "Speculum Perfectionis" al pli posta dato kaj rigardas ĝin kiel verkon de malsamaj verkistoj.
Tamen, la "Speculum Perfectionis" restas kun la plej alta valoro kaj intereso. Malgraŭ ĝia polemika tono – kiu reflektas la konflikton furiozantan ene de la ordo inter la "zelanti" ("zorgemaj") kaj "mitigati" ("mildigantoj") ("en la epoko de Leono – kaj ĝiaj mankoj sub la literatura vidpunkto kiam komparitaj kun la "Legendoj" de Tomaso el Celano kaj de Sankta Bonaventuro, la portreto de Sankta Francisko, kiun prezentas la "Speculum", kaj kiuj ĉiuj agnoskas esti esence ŝulditaj al Leono, donas komprenon pri la vivo de la Poverello, kian neniu formala biografio enhavas kaj kiel neniu, krom intimulo, povus esti doninta.
Leono krome estis asociita al Anĝelo kaj Frato Rufino de Asizo en la verkado de la fama "Legendo de la Tri Kunuloj", verko kiu estis la temo de apenaŭ malpli da polemiko ol la "Speculum Perfectionis"; li ankaŭ estas kreditita pro la aŭtoreco de vivo de la Beata Giles aŭ Egidio de Asizo enigita en la [Chronicle of the Twenty-Four Generals of the Order of Friars Minor "Kroniko de la XXIV Generaloj"], kaj oni supozas, ke li kunlaboris en la biografio de Sankta Klara verkita ĉirkaŭ 1257.[1]
Vidu ankaŭ
- Preĝejo de la Porciunkola kie Frato Leono mortis
- Baziliko Sankta Francisko el Asizo Frato Leono estis entombigita en ĉi tiu preĝejo
- Rufino de Asizo (Episkopo) (171-238) itala episkopo kaj martiro de la katolika eklezio
- Honorius Tertius (1148-1227)
- Inocento la 3-a (1160-1216) papo
- Elia da Cortona (1178-1253) itala franciskana religiulo
- Anĝelo Tankredi di Rieti (1190-1258) itala franciskano
- Klara de Asizo (1194-1253) itala religiulino
- Frato Rufino de Asizo (1195-1270) itala franciskana religiulo kaj verkisto
- (1195-1280) itala franciskano
- Corrado da Offida (1237-1306) itala franciskana religiulo
- Pietro di Giovanni Olivi (1248-1298) itala franciskano
- Angelo Klareno (1255-1337) itala franciskana religiulo
- Ubertino da Casale (1259-1329) itala franciskana religiulo
- Rufino de Asizo (komponisto) (1490-1539)
- Luke Wadding (1588-1657) irlanda franciskano
- Paul Sabatier (teologo) (1858-1928) ekleziulo kaj historiisto
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

