François HollandeFrançois Gérard Georges Nicolas HOLLANDE (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1954 en Rueno, Seine-Maritime), estas franca politikisto, elektita kiel Prezidanto de la Franca Respubliko en 2012. De 1997 al 2008, li estis unua sekretario de la Socialista Partio. Li estas ankaŭ deputito de la franca departemento de Corrèze kaj urbestro de Tulle. Li estas diplomita de "École des Hautes Études Commerciales" (HEC Paris),[1] "Institut d'Études Politiques de Paris" (Sciences-Po) kaj "École nationale d'administration" (ENA), kaj lia antaŭa profesio estis revizoro ĉe Revizora Kortumo ("Cour des Comptes"). En 2004, li alprenis la pozicion de 'jes' en la franca referendumo pri la Eŭropa Konstitucio, tiel opoziciante al la numero du de la partio, Laurent Fabius. Hollande organizis internan voĉdonon pri la pozicio de la partio la 1-an de decembro, en kiu reprezentantoj voĉdonis je 59% por 'jes', tamen la konstitucio estis fine malaprobita de la franca popolo en majo 2005. Lia kunulino Ségolène Royal estis la antaŭa kandidato al la prezidanta baloto. Ili kune havas kvar gefilojn - Thomas (1984), Clémence (1985), Julien (1987) kaj Flora (1992). En junio 2007, unu monaton post la Prezidanta baloto de 2007 en Francio, la paro anoncis ke ili disiĝas.[2] Nelonge post la sciigo de lia disiĝo disde Ségolène Royal, la franca retejo lepolitique.com publikigis detalojn pri la rilato inter Hollande kaj la franca ĵurnalistino Valérie Trierweiler. Multaj konsideris tion kiel trarompon de la strikta sinteno al la privata vivo de francaj politikistoj. En novembro 2007, Valérie Trierweiler malkaŝe diskutis pri sia rilato kun Hollande en intervjuo aperinta en la semajna magazino Télé 7 Jours. Prezidanto de la respublikoLi estis elektita de la Socialista Partio kiel kandidato por Prezidanta baloto de 2012 en Francio kaj estis elektita kiel Prezidanto la 6-an de majo 2012 kun plimulto de 51,68% da voĉdonoj kontraŭ 48,32% da voĉdonoj por Nicolas Sarkozy. En 2016, li decidis ne prezentiĝi al la prezidanta baloto de 2017. Emmanuel Macron sukcedis al li. Politika karieroParlamentaj mandatoj Eŭropa parlamento Membro de Eŭropa Parlamento: 1999-2002 (Rezigno, reelektita membro de la Nacia Asembleo de Francio en 2002). Nacia Asembleo de Francio Membro de la Nacia Asembleo de Francio por Corrèze: 1988-1993 / 1997-1999 (Fariĝis membro de Eŭropa Parlamento 1999) / Kaj ekde 2002. Elektita en 1988, reelektita en 1997, 2002, 2007. Regiona Konsilio Vic-prezidanto de la Regiona Konsilio de Limousin: 1998-2001 (Rezigno). Regiona konsiliano de Limousin: 1998-2001 (Rezigno). Departementa Konsilio Prezidanto de la Departementa Konsilio de Corrèze: Ekde 2008. Departementa konsiliano de Corrèze: Ekde 2008. Urbestraro Urbestro de Tulle: 2001-2008 (Rezigno). Deputito-urbestro de Tulle: 1989-1995. Urbestrarano de Tulle: 1989-2008 (Rezigno). Reelektita en 1995, 2001. Urbestrarano de Ussel, Corrèze: 1983-1989. Politikaj funkcioj Unua sekretario de la Socialisma Partio: 1997-2008. Reelektita en 2000, 2003, 2005. ReferencojEksteraj ligiloj
|