Esperanto-gazeto estas periodaĵo (tradicie, sed malprecize nomita gazeto) aŭ en Esperanto aŭ en alia lingvo pri Esperanto. Kelkfoje oni inkluzivas ankaŭ alilingvajn periodaĵojn, kiuj dum certa tempo publikigis regulan rubrikon skribitan en Esperanto. Kontraŭ la bibliografia kutimo en bibliotekoj oni tradicie ne inkluzivas publikigaĵojn kun longa aper-ritmo kiel jarlibroj, kongreslibroj, regule aperantaj adreslibroj kaj similaj.
La terminoj por Esperanto-periodaĵoj forte varias, ekzemple letero, folioj, informilo, cirkulero, gazeto, revuo, ĵurnalo, magazino kaj aliaj. La uzo ofte estas malpreciza. Tiu ĉi artikolo pro tio ne distingas periodaĵojn laŭ tiuj kategorioj.
De la unua Esperanto-periodaĵo, La Esperantisto, aperis pli ol dek mil titoloj de tre malsama amplekso, enhavo, daŭro kaj kvalito (vidu la bazan literaturon malsupre). La plejmulto nur mallonge aperis, la averaĝa daŭro estas ĉirkaŭ 5 jaroj.
Klasifikoj
Oni povas klasifiki Esperanto-periodaĵojn laŭ multaj aspektoj, ekzemple laŭ:
temo: ekzemple literatura, faka, movada, politika, prireligia, porjunulara, porinfana, kaj tiel plu
eldonisto: ekzemple (internacia aŭ nacia) Esperanto-organizaĵo, komerca Esperanto-entrepreno, ekstermovada instanco kiel ŝtata informejo, kaj tiel plu
nombro da redaktoroj: periodaĵo de unuopulo aŭ de skipo
eldon-loko: laŭ landoj, regionoj, urboj, kaj tiel plu
eldon-formo: manskribita, stencilita, kopiita, presita, elektronika, reta, kaj tiel plu kun aŭ sen ilustraĵoj
prilaboriteco: ekzemple kun aŭ sen jarindekso, registrita aŭ ne en elektronikaj bibliografioj, kaj tiel plu
Ŝanĝo de la gazetara merkato
La merkato de Esperanto-periodaĵoj ĉiam estis ŝanĝema kaj ekzistas nur malmultaj konstante dum multaj jaroj aperintaj gazetoj, kiel ekzemple Heroldo de Esperanto aŭ Monato. Dum la lastaj jaroj malaperis pluraj konataj periodaĵoj. Post la kolapso de la iama soveta bloko en 1989/1990, malaperis preskaŭ ĉiuj periodaĵoj el tiuj landoj, post kiam la antaŭaj ŝtataj subvencioj forfalis (tipa ekzemplo estas Hungara Vivo). Sed ankaŭ en okcidenteŭropaj landoj ĉesis aperi periodaĵoj kun eĉ jardeke longa tradicio, kiel ekzemple La Brita Esperantisto de la tiea Esperanto-organizo aŭ La Espero de la Sveda Esperanto-Federacio. La laborista Esperanto-gazetaro hodiaŭ estas multe malpli forta ol dum la 1930-aj aŭ 1950-aj jaroj. Pri la kialoj ne ekzistas tute klara bildo. Rolon povas ludi ebla malfortiĝo de la landaj kaj aliaj Esperanto-organizoj, sed ankaŭ la kreskanta disvastiĝo de aliaj inform-kanaloj kiel la reto, retpoŝtaj dissendolistoj, kaj tiel plu. Multaj gazetoj jam tute ne plu aperas en papera, sed nur en elektronika formo (ekzemple El Popola Ĉinio); aliaj havas eldonojn en ambaŭ formoj (ekzemple Esperantologio, Berlina informilo); tria grupo ankoraŭ restas nur kiel tradiciaj, presitaj komunikiloj. Tia evoluo ne estas aparta fenomeno de la esperanta gazetaro, sed simile trafas ankaŭ la ekstermovadan.
La plej gravaj Esperanto-bibliotekoj ankaŭ kolektas kaj registras Esperanto-periodaĵojn.
Konservado de Esperanto-gazetoj estas malfacila, kapital-intensa kaj urĝa tasko, ĉar dum preskaŭ cent jaroj ili estis presita sur acida papero, kiu facile detruiĝas kaj disfalas. Por savi ilin de pereo kaj facile alirigi ilin oni tial komencis kopii aŭ skani Esperanto-periodaĵojn. Fine de la 2008 ekzistis precipe du priaj projektoj: Gazetoteko Lanti kaj La Esperanta Gazetejo. Nuntempe la plej aktivaj projektoj por arkivado estas BitArkivo kaj Bitoteko
Baza literaturo
La faka literaturo pri Esperanto-periodaĵoj estas tiel ampleksa, ke ne eblas listigi ĝin iel komplete. Plej bazaj konsult-verkoj estas:
1992: Rondo Takács. Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj. Sant Pau D'Ordal: Hispana Esperanto-Muzeo 1992, 132 p.
Jen la listo de kelkaj Esperanto-periodaĵoj, ordigita alfabete laŭ kategorioj, ignorante la artikolon la. Se vi skribas novan artikolon pri gazeto, bonvolu forigi la ekstervikipedian ligilon en ĉi tiu paĝo.
Kiosko[48][rompita ligilo] - Virtuala gazetara kiosko kiu ebligas konsulti multege da diversaj magazinoj kaj gazetoj en diversaj lingvoj.
Komentoj[49] La unua ĉiutaga Esperanto-ĵurnalo - Legantpaĝo, Kio okazas en la mondo? Tagaj eventoj en Svislando. Anoncoj, Movado, Sporto, Ŝercoj, Esperanto-Societo Zuriko. [ nefunkcianta? ]
LabourStart[61] - Tutmonda sindikata novaĵservo en pluraj lingvoj.
Eventeohttp://eo.eventeo.net[rompita ligilo] nova retejo esperantlingva pri la plej diverstemaj mondaj novaĵoj : politiko, ekonomiko, kulturo, natura medio, sciencoj, distraĵoj ktp...
Heroldo komunikas - HeKo estas retagentejo je la servo de la establoj en aŭ apud la Pakto por la Esperanta Civito.
en Indymedia-reto ekzistas du Esperantlingvaj (vidu la artikolon)