Entlebuch
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Entlebuch (elektodistrikto) kaj Entlebuch (stacidomo). |
| Entlebuch | |
|---|---|
| Blazono de Entlebuch | |
| Preĝejo Sankt-Martin en Entlebuch | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Lucerno |
| Distrikto | Entlebuch |
| Koordinatoj | 46° 59′ 35″ N 8° 3′ 48″ O / 46.99306 °N, 8.06333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 35″ N 8° 3′ 48″ O / 46.99306 °N, 8.06333 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 3284 |
| Areo | 56,95 km² |
| Alteco | 723 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6160-6163 |
| Komunumkodo | 1002 |
| Situa mapo de Entlebuch | |
Entlebuch estas komunumo en la Elektodistrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando.
Ĝi havis 3284 loĝantojn je la 31-a de decembro 2018. Kvankam la distrikto portas la nomon de la komunumo, ne Entlebuch sed Schüpfheim estas ties ĉefloko.
Ĝia regiono estis klasifikita biosfera rezervejo en la Hom-biosfera programo de Unesko en 2001.
Geografio
La teritorio de la komunumo Entlebuch etendiĝas sur areo de 56,95 km² en montareta kamparo. La kernvilaĝo mem situas en kaldrono, kiun fosis la rivero Eta Emme, kie alfluas al ĉi-lasta la rivero Granda Entlen, kiu rivero formas la sudan limon de la komunumo. Sude de la fonto de la Granda Entlen situas la monto Wissgubergrat, kiu kun alteco de 1930 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo, ĉe la limo al Kantono Obvaldo.
Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝoj kaj setlejoj Ebnet, Finsterwald, Rengg, Rotmoos, Gfellen, kaj la eksklavo Dieplischwand.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Entlebuch limas en nordokcidento al Wolhusen, en nordo al Werthenstein, en nordoriento al Schwarzenberg LU kaj Alpnach (Kantono Obvaldo), en sudo al Sarno (Kantono Obvaldo), en sudokcidento al Hasle kaj en okcidento al Doppleschwand.
Trafiko
Entlebuch disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Berno. Diversaj komunumpartoj atingeblas de la stacidomo per poŝtaŭtolinioj.
La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo de Lucerno al Langnau en Emme-Valo. La plej proksimaj aŭtovojalveturejoj situas en Dagmersellen en nordo kaj en Emmenbrücke en oriento ambaŭ en distanco de proksimume 30 km kaj ambaŭ al la svisa aŭtovojo A2.
Historio
La unuaj dokumentaj mencioj de Entlebuch datiĝas el la jaro 1157 Entilibuoch kaj Entelinbuoch.
En mezepoko Entlebuch apartenis al la Senjoroj de Wohlhusen, kiuj vendis ĝin proksimume en la jaro 1300 al la Habsburgoj. La Habsburgoj pandigis la vilaĝon kun la tuta voktejo en la jaro 1350 al Peter von Thorberg. Ĉar tiu provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis ribeladon kontraŭ Lucerno en la jaro 1434, tiam en 1513 okaze de la tiel nomita Cepa Milito kaj denove en 1653 dum la Kamparana Milito. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la fino de la Helveta Respubliko Entlebuch apartenis al la tiama distrikto Schüpfheim, kiu tiam en la jaro 1803 transformiĝis al la aktuala distrikto Entlebuch de Kantono Lucerno.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Entlebuch
- Profilo de la komunumo en la kantona retejo[rompita ligilo]
- La komunumo Entlebuch en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Entlebuch – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






