Alpnach
| Alpnach | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Obvaldo |
| Distrikto | En Kantono Obvaldo ne ekzistas distriktoj |
| Koordinatoj | 46° 56′ 24″ N 8° 16′ 24″ O / 46.94000 °N, 8.27333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 24″ N 8° 16′ 24″ O / 46.94000 °N, 8.27333 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 5242 |
| Areo | 56,98 km² |
| Alteco | 464 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6055 |
| Komunumkodo | 1401 |
Alpnach (prononcu alpnaĥ) estas komunumo en Kantono Obvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 5242 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Alpnach situas ĉe la suda flanko de la monto Pilato oriente de la Lago de Alpnach, flanka baseno de la Kvarkantona Lago. La plej alta punkto de la komunumo estas Tomlishorn kun alteco de 2128 m s.m., tio estas la plej alta pinto de Pilato, dum la plej malalta punkto troviĝas en Alpnachstad ĉe la bordo de la Lago de Alpnach. La komunumo konsistas el la tri paroj Alpnach Dorf, Alpnachstad kaj Schoried.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Alpnach limas en nordo al Schwarzenberg LU (LU), en nordoriento al Hergiswil (NW), en oriento al Stansstad (NW) kaj al Ennetmoos (NW), en sudoriento al Kerns, en sudo al Sarno, kaj en okcidento al Entlebuch (LU).
Trafiko
Alpach disponas pri la du stacidomoj Alpnach Dorf kaj Alpnachstad ĉe la Brünig-Fervojo. En Alpnachstad troviĝas la komenca haltejo de la Pilato-fervojo, kiu kondukas al la kulmino de Pilato kaj estas la plej dekliva dentorado-fervojo de la mondo. En Alpnachstad ankaŭ estas haveno por la liniŝipoj sur la Kvarkantona Lago.
Tra Alpnach pasas la kantona ĉefvojo tra Brünig-Pasejo kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A8, al kiu Alpnach disponas pri du plenaj alveturejo (Alpnach kaj Alpnachstad) kaj unu duona sole al direkto de Brünig (Schoried).
Sur la ebenaĵo sudoriente de la lago situas la armea Flughaveno Alpnach (ICAO-Kodo: LSMA), kiu servas ankaŭ kiel helikoptera bazo de la Svisa Armeo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Alpnach datiĝas el la jaro 870 kiel Alpenacho. [1]
La 16-an de novembro 1315, la nokton post la Batalo de Morgarten, en Alpnach la kompanio de la Grafo de Strasburgo estis atakita en sia nokta bivako kaj detruita fare de la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo.
Dum la nokto de la 27-a al la 28-a de aŭgusto 1802 untervaldaj ribeloj atakis apud Alpnachstad trupojn de la Helveta Respubliko kaj venkis ilin.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
- Alpnach Dorf (stacidomo)
- Alpnachstad (stacidomo)
- Alpnachstad PB (stacidomo)
- Aemsigen (stacidomo)
- Pilatus Kulm (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
| Komunumoj de Kantono Obvaldo | |
|---|---|
|
Alpnach - Engelberg - Giswil - Kerns - Lungern - Sachseln - Sarno
|
|
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






