Wolhusen
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Wolhusen (stacidomo) kaj Wolhusen Weid (stacidomo). |
| Wolhusen | |
|---|---|
| Blazono de Wolhusen | |
| Vojkruciĝo en la centro de Wolhusen | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Lucerno |
| Distrikto | Entlebuch |
| Koordinatoj | 47° 3′ 43″ N 8° 4′ 28″ O / 47.06194 °N, 8.07444 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 43″ N 8° 4′ 28″ O / 47.06194 °N, 8.07444 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 4145 |
| Areo | 14,30 km² |
| Alteco | 582 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6110 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
| Situa mapo de Wolhusen | |
Wolhusen estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la Distrikto Sursee kaj ekde la 1-a de januaro 2013 komunumo de la Elektodistrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4145 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio

Wolhusen estas regiona centro, kiu situas ĉe la bordo de la rivero Eta Emme. Fakte al la komunumo Wolhusen apartenas nur la parto norde de la rivero Emme, dum la parto de la vilaĝo ĉe la suda flanko de la rivero, kiu nomiĝas Wolhusen-Markt apartenas al la najbara komunumo Werthenstein de la distrikto distrikto Entlebuch.
La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Hochwart kun alteco de 1016 m s.m.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Wolhusen limas en nordokcidento al Menznau, en oriento al Ruswil, en sudoriento al Werthenstein, en sudo al Entlebuch kaj Doppleschwand, kaj en sudokcidento al Romoos.
Trafiko
Wolhusen estas regiona trafiknodo. En Wolhusen disbranĉiĝas la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Berno kaj de Lucerno al Willisau. La komunumo estas ankaŭ la elirpunkto de diversaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj.
En la centro de la komunumo ankaŭ disbranĉiĝas la kantonaj ĉefvojoj de Lucerno al Langnau en Emme-Valo kaj de Lucerno al Willisau. La plej proksimaj aŭtovojalveturejoj troviĝas en Dagmersellen kaj en Emmenbrücke ambaŭ en proksimume 20 kilometroj da distanco kaj ambaŭ al la svisa aŭtovojo A2.
Historio
La unua malrekta skriba mencio de Wolhusen datiĝas el la jaro 1070, kiam Senjoro de Vuolhusen fariĝis abato de la Monaĥejo Einsiedeln.
En mezepoko la Senjoroj de Wolhusen estis unu el la plej potencaj nobelaj familioj en la regiono. Ĉirkaŭ en la jaro 1300 ili vendis sian posedaĵon al la Habsburgoj, kiuj nun fariĝis la novaj mastroj de la regiono. Iliaj voktoj tamen ekhavis konfliktojn kun la lucernantoj kaj la entlebuĥanoj. La 3-an de januaro 1986 ĉi-lastaj atakis la vokton Peter von Thorberg kaj detruis liajn du kastelojn. Post la Batalo de Sempach en la sama jaro la Habsburgoj perdis la kontrolon pri la regiono kaj Wolhusen fariĝis parto de la lucerna urboŝtato.
La komunumo apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 al la lucerna voktejo Ruswil, el kiu fariĝis dum la Helveta Respubliko la distrikto Ruswil. De 1803 ĝis 1814 la komunumo apartenis al la distrikto Entlebuch kaj ek de 1814 al la distrikto Sursee.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wolhusen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






