Eklezio de Satano
La Eklezio de Satano (angle Church of Satan) estas internacia organizaĵo dediĉita al la religio de Satanismo kiel solidigita en La Satana Biblio (angle: The Satanic Bible). La eklezion de Satano naskis Anton LaVey ĉe la Nigra Domo en Sanfrancisko, Kalifornio, je Valpurgisnokto (germane: Walpurgisnacht; Valpurgisnaĥt) la 30an de aprilo 1966. Li servis kiel Alta Pastro de ĝi ĝis sia morto en 1997[1]. En 2001, Peter H. Gilmore enoficiĝis al la posteno de alta pastro, kaj la kirka stabejo translokiĝis al Gehen-kuirejo (Angle: Hell's Kitchen), Manhatano, Novjorko. La eklezio nek kredas je nek adoras senmetaforan estaĵon nomata Satano.[2] Alta Pastro Peter Gilmore priskribas ĝiajn anojn kiel skeptikajn ateistojn, montrante la Hebrean radikon de la vorto "Satano" kiel "kontraŭbatalanton" aŭ "demandanton." Gilmore rifuzas la legitimecon de teismaj Satanistoj kredantaj ke Satano estas supernatura estaĵo aŭ forto kiun oni povas kontakti aŭ petigi. Gilmore nomas ilin "diabol-adorantoj."[3] La eklezio de Satano famigas sin kiel la nuran aŭtentikan vizaĝon de Satanismo kaj rutine publikigas verkojn substrekantajn tiun ĉi aserton. La eklezio rifuzas la legitimecon de iaj ajn organizaĵoj pretendantaj la nomon de Satanismo[4]. La eklezio de Satano priskribas sian efektivan strukturon kiel kabalon kiu estas "subtera ĉel-sistemo de unuopoj kiuj partoprenas la fundamenton de [nia] filozofio."[5] La eklezio ofertas du nivelojn de aneco: registata aneco kaj aktiva aneco.[6] Registrataj anoj estas uloj kiuj elektas oficiale aliĝi per provizi endan informon kaj fari unufojan registran pagon de du-cent dolaroj, post kiu la ano ricevos cizelitan karmezitan karton deklarantan ilin anoj de la eklezio de Satano.[7] Aktiva aneco ofertas por uloj dezirantaj atingi pli aktivan rolon en la organizaĵo, kaj ĝi postulas pli detalan kandidatiĝon.[8] La eklezio provizas geedziĝajn kaj entombigajn servojn por anoj. Tiaj ceremonioj fariĝas de ano de la kirka pastreco.[9] La Satana Geedziĝa Ceremonio kaj La Satana Entombiga Rito unue havebliĝis al la publiko post la publikigo de The Satanic Scriptures (Esperante: La Satanaj Skriboj.)[10] KredojLa eklezio nek kredas je nek adoras senmetaforan estaĵon nomata Satano.[11] Alta Pastro Peter Gilmore priskribas ĝiajn anojn kiel skeptikajn ateistojn, montrante la Hebrean radikon de la vorto "Satano" kiel "kontraŭbatalanton" aŭ "demandanton." Gilmore rifuzas la legitimecon de teistaj Satanistoj kredantaj ke Satano estas supernatura estaĵo aŭ forto kiun oni povas kontakti aŭ petigi. Gilmore nomas ilin "diabol-adorantoj." Dum intervjuo kun David Shankbone, Alta Pastro Gilmore asertis, "Mia vera sento estas ke iu ajn kiu kredas je supernaturaj estaĵoj iel frenezas. Ĉu ili kredas je la Diablo aŭ Dio, ili demetas racion."[12] Gilmore difinas la vorton "Satano" jene: "Satano estas modelo aŭ modo de konduto. Satano en la hebrea signifas "kontraŭulo" aŭ "kontraŭbatalanto;" demandanto." Gilmore plu aldonis, "Satanismo komenciĝas per ateismo. Ni komenciĝas de la universo kaj diras, 'Ĝi ne zorgas. Nenias Dio, nenias Diablo. Neniu zorgas!'"[13] La Naŭ Satanaj EldirojLa Naŭ Satanaj Eldiroj priskribas la difinon de Satano ene de la Kirko de Satano:[14]
La Naŭ Satanaj PekojLa Naŭ Satanaj Pekoj estas:[15]
La Dek-unu Satanaj Reguloj de la TeroLa Dek-unu Satanaj Reguloj de la Tero doniĝis jene:[16]
Kvinangula ReviziismoKvinangula Reviziismo estas plano konsistanta el kvin ĉefaj celoj verkitaj de LaVey en la 1988a jaro:[17]
Ĉi tiuj celoj havas duan nivelon, kiel verkita de LaVey, por rajtigi ne-Satanistoj determini sian konsenton kun Satanaj "sintenoj." Tiel, la celoj argumenteble servas kiel testo por ne-Satanistoj anstataŭ indekso de Satana vivcelo. Pro la "celoj" transpasas limojn en aferojn ekonomajn (impostoj) kaj teknikaj (homemaj servantoj), ili ŝajne pliigas la limojn de Satanismo por inkluzivi ne-ideologiaj celoj; kvankam, kiel "celoj," Kvinangula Reviziismo ne estas specifa eldiro de dogmo sed apliko de Satana dogmo al hodiaŭaj socialaj kaj ekonomaj kondiĉoj. Ĉi tiu apliko produktas la ekzistajn kvin "celojn" kiu priskribas kie Satanismo povas produkti la plej multe da progreso. HistorioFruaj JarojDum la 1960aj jaroj Anton LaVey formigis grupon nomitan La Ordo de la Trapezo (Angle: Order of the Trapezoid), kiu poste iĝis la prezidanta estraro de la eklezio de Satano. La ano inkluzivis: "La Baronino" Carin de Plessen, Dr. Cecil Nixon, Kenneth Anger, urb-taksisto Russell Wolden, kaj Donald Werby.[18] [19] Laŭ la historio de la eklezio de Satano, aliaj sekvantoj de LaVey dum ĉi tiu tempo inkluzivas famajn scienc-fikciajn kaj horor-fikciajn verkistojn Anthony Boucher, August Derleth, Robert Barbour Johnson, Reginald Bretnor, Emil Pataja, Stuart Palmer, Clark Ashton Smith, Forrest J. Ackerman[20], kaj Fritz Leiber Jr.[21] Dum la unua jaro de ĝia naskiĝo, Anton LaVey kaj la eklezio de Satano publike faris la Satanan geedziĝan ceremonion de Judith Case kaj ĵurnalisto John Raymond. La ceremonion ĉeestis fama fotisto Joe Rosenthal. LaVey faris la unuan publike registritan Satanan bapton en historio por sia plej juna filino Zeena. La rito atingis tutmondan publikigon kaj originale registris en la albumo La Satana Meso.[22][23][24] Satana entombigo por mararmea maŝin-riparisto, tria klaso, fariĝis pro la peto de sia edzino, kaj eĉ inkluzivis arĝent-kaskatan honor-gvardion. La eklezio de Satano estis la temo de multaj libroj, ĵurnaloj, kaj gazetaj artikoloj dum la 1960aj kaj 1970aj jaroj. Ĝi ankaŭ estas la temo de kulturfilmo, Satanis (1970). LaVey aperis en la filmo "Alvoko de Mia Demon-Frato" (Angle; Invocation of My Demon Brother) de Kenneth Anger; rolis kiel teknik-konsilanto por La Pluvo de la Diablo (Angle: The Devil's Rain) kiu ĉefe roligis Ernest Borgnine kaj William Shatner, kaj enkondukis John Travolta. La eklezio de Satano ankaŭ aperis mallonge en la filmo "Blankaj Anĝeloj, Nigraj Anĝeloj" (itale Angeli Bianchi, Angeli Neri, Angeli Bianki, Angeli Neri) de Luigi Scattini, sed malfermiĝis en Usono kiel Sorĉarto '70 (Angle: Witchcraft '70) Dum la 1975a jaro LaVey fermis la "Groto" sistemo de la eklezio kaj forpuŝis ulojn kiujn li konsideris uzantajn la eklezion kiel anstataŭon en la reala mondo. Post tiam, kutima elfaro en socio estus la rimedo por atingi progreson en la eklezio de Satano. Samtempe, LaVey iĝis pli elektema pri permesi intervjuojn. Ĉi tiu movado al poliso de "malfermitaj pordoj" naskis flustrojn de la morto de la eklezio, kaj eĉ la morton de LaVey. La 1980aj tra fruaj 1990-aj jaroj kaj la "Satana Paniko"Dum la 1980aj jaroj la gazetaro publikigis zorgojn pri krimaj konspiroj ene de la eklezio de Satano. La Federa Agentejo de Esploro (Angle: Federal Bureau of Investigation) poste eldonus oficialan raporton kontraŭ la krimaj konspiroj de ĉi tiu tempo. Ĉi tiu fenomeno famiĝis kiel la "Satana Paniko." Dum la 1980aj jaroj la filino de LaVey Zeena estis la voĉpersono kaj Alta Pastrino de la eklezio[25]. Dum ĉi tiu periodo ŝi ĉeestis televidajn kaj radiajn elsendojn por kaj eduki pri la eklezio kaj estingi la mensogojn ĉirkaŭ la Satana Paniko. Ĉi tiu periodeto estis parto de pli granda periodo dum kiu Satanismon kulpigis pro la agoj de Satan-Rita Mistrakto. Ekde tiam ĝis ŝia forlaso de la eklezio de Satano en 1990. Zeena aperis en nacie disvastigitaj televidaj spektakloj kiel The Phil Donahue Show, Nightline kun Ted Koppel, Entertainment Tonight, The Late Show, Secrets & Mysteries, kaj The Sally Jesse Raphael Show. La ĉeestoj fariĝis pro ŝia rolo kiel voĉpersono de la eklezio de Satano. Ŝi faris ĉi tiun pro la peto de ŝia patro Anton LaVey kiun ne plu interesis televidaj ĉeestoj, kaj ŝi tiel eksplikis dum intervjuo kune kun ŝia edzo por televid-evangelisto Bob Larson.[26] Post LaVeyPost la morto de Anton Szandor LaVey 29an de Oktobro, 1997an jaron, la rolo de Alta Pastro restis malplena dum iom da tempo. La 7an de novembro 1997 Karla LaVey faris gazetan elsendon por daŭrigi la eklezion kune kun Alta Pastrino Blanche Barton. Barton eventuale posedis la organizaĵon kaj estris ĝin dum kvar jaroj. Karla LaVey poste forlasis la Eklezion de Satano kaj komencis Unuan Satanan Eklezion (angle: First Satanic Church). En la 2001a jaro, Blanche cedis sian postenon al longtempaj anoj Peter H. Gilmore kaj Peggy Nadramia, la hodiaŭaj Altra Pastro kaj Alta Pastrino kaj ankaŭ la publikigistoj de la Nigra Flamo (Angle: Black Flame), la oficiala ĵurnalo de la eklezio de Satano. La ĉefa oficejo de la eklezio de Satano ankaŭ translokiĝis de Sanfrancisko al la Novjorka kvartalo Gehen-kuirejo (Angle: Hell's Kitchen) kie la duopo loĝas. La eklezio de Satano ne agnoskas iujn ajn organizaĵojn kiel rajtantojn al Satanismo kaj ĝia praktiko, kvankam ĝi ja agnoskas ke oni ne bezonas esti ano de la eklezio de Satano por esti Satanisto. Ĉar la eklezio de Satano ne publike partoprenas an-informon, oni ne scias kiom da anoj ĝi havas; kvankam, laŭ intervjuo kun la eklezio de Satano, "Se niaj poŝtujoj, telefonaj respondiloj, faksiloj, kaj retpoŝtaj mesaĝoj permesiĝas atesti, intereso rilate al la eklezio de Satano kaj Satanismo ĉiam kreskas." Oktobron 2004an jaron la Reĝa Mararmeo oficiale agnoskis sian unuan registratan Sataniston, 24-jara Chris Cranmer, kiu servis kiel teknikisto sur la HMS Cumberland.[27] La 6an de Junio, 2006an jaron la eklezio de Satano faris la unuan publikan riton en la daŭro de 40 jaroj ĉe la Steve Allen Theater en la Center for Inquiry en Anĝeloj. La riton, kreita el ritoj diskutataj en La Satana Biblio (aAngle: The Satanic Bible) kaj La Satanaj Ritoj (angle: The Satanic Rituals), kondukis Pastro Bryan Moore kaj Pastrino Heather Saenz. Decembron 2007an jaron la novaĵagentejo Associated Press raportis rakonton rilate al la eklezio de Satano kiu temis pri junulo kiu sendis retpoŝtmesaĝon al Alta Pastro Peter Gilmore dirante ke li volis "morti laŭ la nomo de nia malsankta lordo Satano." Gilmore raportis la mesaĝon al la Federa Agentejo de Esploro (Angle: Federal Bureau of Investigation) kiu raportis ĝin al la loka policejo. Policanoj tuj arestis la junulon.[28] AnecoLa eklezio de Satano diras ke ili nek petas anecojn nek konvertas ne-anojn. Unuopoj dezirantaj aliĝi devas esti plenkreskuloj laŭ la leĝo de siaj landoj.[29] Aktivaj anoj komenciĝas ĉe la Unua Grado. Oni devas apliki kaj aprobiĝi por ricevi Aktivan Anecon, kaj ĉi tiu dependas de tri-dek naŭ demandoj kiuj postulas detalajn respondojn. Oni ne povas apliki por atingi pli altajn Gradojn, kaj la postuloj por ĉiu pli alta grado ne koniĝas de la ĝenerala publiko. Antaŭenigo al pli alta grado dependas de invito. Anoj de la Tria tra Kvina gradoj enkorpigas la Pastrecon kaj ili povas salutiĝi kiel "Pastro" (kvankam la titoloj de "Magister/Magistra" kaj "Magus/Maga" pli ofte uziĝas rilatante al anoj de la Kvara kaj Kvina grado.) Anoj de la Kvina grado ankaŭ eblas nomiĝi "Doktoro," kvankam "La Doktoro" kutime rilatas al Anton LaVey. Anojn rajtas eksigi la reĝanta korpo de la eklezio de Satano kiu konsistas el la Alta Pastro, la Alta Pastrino, kaj la Konsilantaro de Naŭ. La eklezio emfazas ke oni ne devas iĝi ano de la organizaĵo por konsideri sin Satanisto, kaj ke oni devas nur agnoski sin kiel ĉeestante inter La Satana Biblio kaj vivi laŭ la dogmo ene de ĝi.[30] Ĉar la eklezio de Satano ne publike partoprenas anecajn detalojn, ne koniĝas kiom da anoj apartenas al la eklezio de Satano; kvankam, laŭ intervjuo kun la eklezio de Satano, "Se niaj poŝtujoj, telefonaj respondiloj, faksiloj, kaj retpoŝtaj mesaĝoj permesiĝas atesti, intereso rilate al la eklezio de Satano kaj Satanismo ĉiam kreskas."[31] HierarĥioLa eklezio uzas formulitan sistemon de gradoj fonditaj de meritismo. Ĉi tiuj gradoj akcepte nek aplikojn nek petojn kaj aljuĝiĝas nur al anojn kiuj pruvis bonegan komprenon kaj komunikadon de Satana Teorio kunigante proprajn sukcesojn en la ekstera mondo.[32] Ĉi tiuj gradoj estas:
Agentoj de la eklezio de Satano estas unuopoj kiuj instruiĝis servi kiel respondantoj por la loka gazetaro kaj aliaj interesitaj opoj. Pastreco de Mendes & Konsilantaro de NaŭAnoj de la Pastreco enkorpigas la Konsilantaron de Naŭ, kiu estas la prezidanta korpo de la eklezio de Satano, kiun Magistra Templi Rex Blanche Barto estras. Unuopoj kiuj servas en la pastreco rajtas voĉparoli por la eklezio de Satano. Aneco de la pastreco eksklusive rajtas iĝi anoj nur de la tria, kvara, kaj kvina grado. Anoj de la pastreco rajtas nomiĝi "pastro."[32] La Alta Pastro kaj Pastrino agas kiel administraciaj ĉefoj kaj unuaj publikaj voĉpersonoj; ĉiun postenon (Alta Pastro kaj Alta Pastrino) estras unuopo ian ajn tempon. La nuntempa Alta Pastro estas Peter H. Gilmore,[33] la nuntempa Alta Pastrino estas Peggy Nadramia.[34] La eklezio de Satano taksas aktivajn anojn por atingi la Pastrecon laŭ iliaj sukcesoj inter socio - lerteco kaj agnosko de nobeloj inter profesio - anstataŭ laŭ malpli grava kompreno de okultaĵoj. Kvankam anoj de la Pastreco atendiĝas lerte komuniki la Satanan filozofion, anoj de la Pastreco ne postuliĝas paroli por la eklezio de Satano, kaj eĉ rajtas elekti konservi sian anecon kaj gradon sekretaj por pli bone servi siajn proprajn celojn kaj tiujn de la organizaĵo. Oni povas atingo anecon en la Pastreco nur per invito. La Groto SistemoInter Satanismo, Groto estas sekreta asocio aŭ kunveno de Satanistoj inter geografia proksimo por socialaj, ritaj, kaj aliaj agadoj. La eklezio de Satano ne plu oficiale akceptas aŭ rajtiĝas anojn komenci grotojn. La ĉefa kialo por la fino de la groto sistemo estas ke ega malplimulto da anoj iam ajn partoprenis. Ĉi tiu plu kunmetiĝis pro la fakto ke publike konata groto venkis la elekton resti sekreta kaj nekona al ne-anoj. La groto sistemo efektive anstataŭiĝis de amaskomunikiloj, privataj forumoj, kaj aliaj metodoj por anoj komuniki unu kun alia sen la bezono por tiel-nomita Groto Majstro kaj ĉijaraj raportoj al la centra oficejo de la eklezio de Satano.[35] AnojCeremoniaj Kunvenoj6/6/06 Alta MesoLa 6an de Junio, 2006an jaron la eklezio de Satano kondutis Satanan Altan Meson en la Steve Allen Teatro ĉe la Okcidenta Centro por Demando (Angle: Center for Inquiry West) an Anĝeloj, Kalifornio. La okazon ĉeestis nur invitatoj, kaj pli ol cent anoj de la eklezio de Satano de ĉirkaŭ la mondo okupis ĉiujn seĝojn. La okazo video-registris kaj multaj anoj de la eklezio de Satano donis intervjuojn al la Brita Dissenda Korporacio (Angle: British Broadcasting Corporation).[36] La ĉefan riton, kreita el ritoj diskutitaj en La Satana Biblio (Angle: The Satanic Bible) kaj La Satanaj Ritoj (Angle: The Satanic Rituals), kondukis Pastro Bryan Moore kaj Pastrino Heather Saenz.[37] Jaro 50 KonferencoDe la unua tra la trian de Majo 2014an jaron la eklezio de Satano kaj ĝiaj anoj de ĉirkaŭ la mondo kunvenis en Vaŝingtono, D.K. por festi "Jaron 50 Anno Satanas," la kvin-deka datreveno de la fondiĝo de la eklezio.[38] PolitikoLa eklezio oficiale nek rekomendas ian politan opinion aŭ ideologon, nek kiel organizaĵo ope petigas por atingi iajn politiajn celojn[39]. En sia tezo "Mapo por la Misdirektitoj" (Angle: Map for the Misdirected), Alta Pastro Peter H. Gilmore diris,
Malgraŭ ĉi tiu polita plureco, la Satana filozofio ja servas kiel anstataŭo por kelkaj elpensoj kiuj havas specifajn socialajn kaj politajn ligilojn. Unu el ĉi tiujn ligiloj estas social Darvinismo kiu kontraŭstaras egaleco kaj ja kunstaras tavoladon laŭ meritismo. La eklezio kontraŭas institucian rasismon kaj seksismon, kaj subtenas egalan leĝan trakton. Estas multaj aferoj havantaj politikan naturon kiujn la eklezio de Satano specife asertas subtenon. Iuj el ili enhavas la disigon de eklezio kaj stato; impostadon de ĉiuj religiaj organizaĵoj; ĉesadon de mon-subteno por nelaboremuloj; neniigon de jesa agado; pli da severegaj rimedoj por defendi leĝon kaj ordon (rapida justeco, puno egalanta al la tipo kaj grado de la krimo, kaj en kelkaj kazoj mortpuno). La eklezio ankaŭ subtenas la plibonigon de homaro per la studo kaj uzo de eŭgenisom. La temo de eŭgenismo fantomas la eklezion de Satano, sed la Alta Pastro Peter H. Gilmore kaj la plejparto de Satanistoj konsideras la temon kiel personan decidon.[41][42] Ankaŭ viduPlua LegadoVerkoj de Anton LaVey
Verkoj de Peter H. Gilmore
Verkoj de Aliaj Verkistoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
|