Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Dua koncilio de Niceo

Dua koncilio de Niceo
ekumena koncilio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 24-a de septembro 0787 vd
Fino 23-a de oktobro 0787 vd
Antaŭe Tria koncilio de KonstantinopoloKoncilio kvinasesa vd
Poste Kvara Koncilio de Konstantinopolo • Kvara Koncilio de Konstantinopolo vd
vdr
Dua koncilio de Niceo
Agia Sofia de Niceo, kie okazis la Koncilio

La Dua koncilio de Niceo (antikve-greke Δευτέρᾱ Σῠ́νοδος τῆς Νῑκαίᾱς, Deutérā Sínodos tē̂s Nīkaíās, latine Concilium Nīcaenum secundum) estas la sepa ekumena koncilio de katolikoj, ortodoksuloj, prakatolikoj kaj diversaj okcidentaj eklezioj. Ĝi okazis en 787 en Niceo (loko de la Unua koncilio de Niceo en nuna Turkio). Ĝi restarigis la honoradon de ikonoj kiuj estis subpremitaj per imperia edikto ene de la Bizanca Imperio dum la regado de Leono la 3-a.

Historio

La honorado de ikonoj esis subpremita per imperia edikto ene de la Bizanca Imperio dum la regado de Leono la 3-a. Lia filo, Konstantino la 5-a okazigis sinodon por oficialigi la subpremadon. Post la morto de Konstanino la 5-a, lia filo, Leono la 4-a, ankaŭ samopiniis; post la morto de Leono la 4-a en 780, tamen, lia edzino, Irene de Ateno, ekregadis. La imperiestrino estis pli favora al ikonoj, kaj ŝi decidis kunvoki koncilion por ilia restarigo.

La koncilio denove estis alvokita por kunveno en Niceo, ĉar Bizanco daŭre estis malfidita. La koncilio kunvenis la 24-an de septembro 787. Ĝi havis 350 membrojn: 308 episkopoj aŭ iliaj reprezentantoj subskribitaj. Prezidis Tarazio (antikve-greke Ταράσιος, Tarásios) la Patriarko de Konstantinopolo, kaj sep sesioj estis aranĝitaj en Niceo.

La papaj delegitoj esprimis sian aprobon de la restarigo de la admiro de ikonoj. La patriarko sendis plenan klarigon pri la konferencaj artikoloj de la koncilio al Hadriano la 1-a, kiu igis ĝin tradukita al latino.

Decidoj

La koncilio deklaris ke "Ĉar la sankta kaj viviga kruco estas ĉie starigita kiel simbolo", tiel ankaŭ devus la bildoj de Jesuo Kristo, la Virgulino Maria, la sanktaj anĝeloj, same kiel la sanktuloj kaj aliaj piaj kaj sanktaj viroj ktp., kaj ekspoziciitaj sur la muroj de preĝejoj, en la hejmoj, kaj en ĉiuj evidentaj lokoj.

Sekvoj

La Dua konsilio de Niceo estas famkonata en la Orienta Ortodoksa Eklezio kiel "La dimanĉo de la Triumfo de Ortodokseco" ĉiun jaron la unua dimanĉe post Pasko kaj denove la dimanĉon pli proksima al la 11-a de oktobro. La antaŭa festado festas la koncilion kiel la kulmino de la bataloj de la eklezio kontraŭ herezo, dum la lasta festas la koncilion mem.

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9