Denens
| Denens | |
|---|---|
| Blazono de Denens | |
| Denens | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Morges |
| Koordinatoj | 46° 31′ 9″ N 6° 27′ 24″ O / 46.51917 °N, 6.45667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 9″ N 6° 27′ 24″ O / 46.51917 °N, 6.45667 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 672 |
| Areo | 3,29 km² |
| Alteco | 504 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1135 |
| Komunumkodo | 5631 |
| Situa mapo de Denens | |
Denens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 672 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Denens situas tri kilometrojn okcidentnordokcidente de la distriktĉefurbo Morges sur altigita tavolo inter la valoj de la riveroj Morges kaj Boiron de Morges en la Vaŭda Mezlando proksimume 120 metrojn super la nivelo de la Lago Lemano, kiu bele videblas de la komunuma teritorio. Al la komunumo krom la vilaĝo Denens apartenas la du loĝokvartaloj Bonderex oriente kaj Ropre okcidente de la vilaĝo, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,29 km², de kiuj 1,5% estas kovritaj de arbaro, 86,3% servas por agrikulturo kaj 11,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Denens limas en nordo al Bussy-Chardonney,en oriento al Vufflens-le-Château, en sudoriento al Lully, en sudo al Lussy-sur-Morges, en sudokcidento al Villars-sous-Yens, kaj en okcidento al Yens.
Trafiko
Tra Denens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 128 de Morges al Bière, de la vilaĝocentro krome flanka konekta vojo kondukas al Villars-Sous-Yens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 2 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de Denens al Lavigny la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Denens datiĝas el la jaro 1005 kiel Disnens. Ĝis 1300 Denens apartenis al la havaĵo de la Baronlando Vufflens-le-Château. Poste ĝiaj posedantoj plurfoje ŝanĝiĝis. Al ili apartenis inter aliaj la familioj de Compey, von Tavel kaj von Büren. La kastelo sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 estis plurfoje renovigita kaj transformita. Tamen esencaj partoj de la malnova burgo estas konservitaj. Sub la berna epoko la komunumo apartenis al la Voktejo Morges.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Denens Arkivigite je 2002-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Denens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







