Aclens
| Aclens | |
|---|---|
| Blazono de Aclens | |
| Aclens | |
| komunumo en Svislando • loĝloko | |
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Morges |
| Koordinatoj | 46° 34′ 3″ N 6° 30′ 35″ O / 46.56750 °N, 6.50972 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 3″ N 6° 30′ 35″ O / 46.56750 °N, 6.50972 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 504 |
| Areo | 3,92 km² |
| Alteco | 461 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1123 |
| Komunumkodo | 5621 |
| Situa mapo de Aclens | |
Aclens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 504 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Aclens situas okcidente de Gros-de-Vaud en la Vaŭda Mezlando, proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 7 kilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Morges. La nordan komunumlimon formas la rivereto Venoge. La komunumo konsistas el la vilaĝo Aclens, nova industrikvartalo en la Venoge-Valo kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,90 km², de kiuj 13,3% estas kovritaj de arbaro, 69,0% servas por agrikulturo kaj 16,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Aclens limas en nordo al Gollion, en oriento al Vufflens-la-Ville, en sudoriento al Bussigny-près-Lausanne, en sudsudoriento al Bremblens, en sudo al Romanel-sur-Morges, en sudsudokcidento al Echichens, kaj en okcidento al Vullierens.
Trafiko
Tra Aclens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 129 de Cossonay al Morges. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn sude de la komunumo oriente de Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de Morges al Cossonay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Aclens datiĝas el la jaro 1002 kiel Astlegus. En la loko Joux estis en 1984 trovitaj bone konservitaj muroj de romia konstruaĵo. Dum mezepoko Aclens apartenis al la Senjorujo Cossonay, de kiu ĝi estis disigita en la jaro 1410, ek de kiam ĝi ĝis 1665 al la Senjorujo Vullierens. En la jaron 1675 Aclens estis akirita de la urbo Morges. Sub la berna regado Aclens apartenis al la Voktejo Morges, el kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis la Distrikto Morges.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Aclens Arkivigite je 2016-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Aclens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






