Berolle
| Berolle | |
|---|---|
| Blazono de Berolle | |
| Berolle | |
| komunumo en Svislando • loĝloko | |
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Morges |
| Koordinatoj | 46° 33′ 30″ N 6° 20′ 12″ O / 46.55833 °N, 6.33667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 30″ N 6° 20′ 12″ O / 46.55833 °N, 6.33667 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 295 |
| Areo | 9,60 km² |
| Alteco | 760 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1149 |
| Komunumkodo | 5424 |
| Situa mapo de Berolle | |
Berolle estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 295 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Berolle situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro, proksimume 14 kilometrojn okcidentnordokcidente de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Berolle kaj la setlejoj Petit Marais, Les Molliettes kaj La Verrière.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,60 km², de kiuj 51,1% estas kovritaj de arbaro, 45,6% servas por agrikulturo kaj 2,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Berolle limas en nordo al Montricher, en nordoriento al Mollens, en sudoriento al Ballens, en sudo kaj okcidento al Bière, kaj en nordokcidento al Le Chenit.
Trafiko
Berolle situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Berolle pasas flanka konekta vojo de Bière al Mont-la-Ville. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 20 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de L'Isle tra Bière al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Berolle datiĝas el la jaro 1235 kiel Birula. En Berolle estis trovitaj restaĵoj de romia setlejo. Sur la monteto Arnichens troviĝas tomboj el la 9-a jarcento. Ĝis la jaro 1536 la vilaĝo dependis de la Monaĥejo Romainmôtier. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Morges. Ekde la 16-a jarcentoj senjoroj en Berolle estis la familio Steiger kaj poste la familio Lavigny. Post la Helveta Revolucio ĝis la administra reformo de 2006, kiu efektiviĝis la 1-an de januaro 2008 la komunumo apartenis al la Distrikto Aubonne, ek de 2008 ĝi estas parto de la Distrikto Morges.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Berolle – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







