Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Châlons-en-Champagne

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Châlons.
Châlons-en-Champagne
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Marne
Arondismento Châlons-en-Champagne (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
historia regiono Ĉampanjo-Ardenoj
Komunumaro Communauté d'agglomération de Châlons-en-Champagne
INSEE kodo 51108 [+]
Poŝtkodo 51000
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Benoist Apparu
(2014-2026)
Demografio
Loĝantaro 43 218  (2022) [+]
Loĝdenso 1 659 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 57′ N, 4° 22′ O (mapo)48.9566666666674.3644444444444Koordinatoj: 48° 57′ N, 4° 22′ O (mapo) [+]
Alto 83 m [+]
Areo 26,05 km² (2 605 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Châlons-en-Champagne (Marne)
Châlons-en-Champagne (Marne)
DEC
Situo de Châlons-en-Champagne
Châlons-en-Champagne (Francio)
Châlons-en-Champagne (Francio)
DEC
Situo de Châlons-en-Champagne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Châlons-en-Champagne [+]
vdr

Châlons-en-Champagne - prononco laŭ sistemo IFA [ʃɑlɔ̃ ɑ̃ ʃɑ̃paɲ] - estas franca komunumo en la iama regiono Ĉampanjo-Ardenoj (nun ekde 2016 en regiono Grand Est) kaj en la departemento Marne. Kvankam Reims, lokita en la sama departemento, estas pli multhoma, Châlons estas la ĉefurbo de la departemento. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 43 218 loĝantoj sur areo de 26,05 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 659 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas ankaŭ ĉefurbo de la arondismento Châlons-en-Champagne kaj de kvar kantonoj.

En la franca, la loĝantoj de Châlons nomiĝas la châlonnais.

Geografio

La rivero Marno trafluas la urbon. Châlons dankas sian administran gravecon al sia centra situo en la departemento. En la regiono, ne nur Reims, sed ankaŭ Troyes kaj Charleville-Mézières estas pli multhomaj ol ĝi.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Historio

Antaŭe nomita Châlons-sur-Marne, la urbo akiris sian aktualan nomon (kiun ĝi fakte jam havis antaŭ la Franca Revolucio) en 1798. La ŝanĝo, decidita jam unufoje en 1995, estis komence rifuzita de la franca Ŝtata konsilio en 1997. Ĉi tiu fine akceptis dum la sekva jaro.

Episkopo-grafo de Châlons-en-Champagne

En la reĝlando Francio, la episkopo de Châlons-en-Champagne estis unu el la ses klerikaj pajroj, do el la plej altrangaj nobeloj de la reĝlando.

Vidindaĵoj

Kolegiata preĝejo Notre-Dame-en-Vaux
Adrienne Lecouvreur
Musée des Beaux-Arts de Châlons-en-Champagne

La urbodomo estas enskribita sur la listo de historiaj monumentoj ekde 1932.

La katedralo Sankta Stefano estas enskribita sur la listo de historiaj monumentoj ekde 1862.

La kolegiata preĝejo Notre-Dame-en-Vaux (Nia Damo en valoj) estas enskribita sur la listo de Monda heredaĵo de Unesko ekde 1998.

En la urbo estas muzeo de belartoj kaj arĥeologio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9