Budho Krakuĉando
La budho Krakuĉando estas unu el la praaj budhoj, kies biografio estis kronikita en la ĉapitro 22[1] de la Budavanso, unu el la libroj de la Palia Kanono. Laŭ teravada budhismo, la budho Krakuĉando estas la dudek-kvina el la dudek ok budhoj, la kvara el la sep prabudhoj kaj la unua el la kvin budhoj de la nuna eono.[2] La kvin budhoj de la nuna eono, kiu en Sanskrito nomiĝas bhadrakalpa (aŭspicia eono), estas la jenaj:[3][4]
VivoLa budho Krakuĉando naskiĝis en la cerva parko Kemavatio, kiu troviĝis en Sobavatio,[1], hodiaŭ konata kiel Gotihavo, kaj troviĝas ĉ. 4 km sudoriente de Kapilavastuo, Nepalo.[5] Aŝoko vizitis Gotihavon kiam li vizitis Lumbinion kaj starigis enskribitan kolonon por marki sian viziton. Ankaŭ estas stupao en la vilaĝo.[6] Lia patro estis Agidato, bramano kiu servis la raĝon Kemankaron el Kemavatio. Lia patrino estis Visako. Lia edzino estis Viroĉamano (aŭ Roĉanio) kaj ilia filo estis Utaro. Li vivis kvarcent jarojn kaj loĝis en tri palacoj. Kiam li estis kvarcent jarojn aĝa li rezignis sian socian vivon kaj praktikis severan asketismon dum ok monatoj. Ĝuste antaŭ atingi budhecon, li akceptis kiribaton kiel manĝaĵon de la filino de la brahmano Vaĝirindo el la vilaĝo Suĉirindo kaj greson kiel sidkusenon de hordefarmanto nomita Subado. Li atingis budhecon sub albizio kaj donis sian unuan predikon al grupo de okdek kvar mil bikŝuoj ĉe parko proksime al Makilo. Dum la epoko de la budho Krakuĉando, la bodisatvo kiu fariĝus la budho Gotamo naskiĝis kiel la raĝo Kemo kaj, dum oferado de roboj kaj kuraciloj, la budho Krakuĉando antaŭvidis ke li fariĝus budho en la estonteco.[7] Referencoj
|