Budho Kaŝjapo
La budho Kaŝjapo (palie Kassapa Buddha; sanskrite Kaśyapa Buddha) estas unu el la praaj budhoj kies biografio estas kronikita en la ĉapitro 24[1] de la Budavanso, unu el la libroj de la Palia Kanono. Laŭ teravada budhismo, la budho Kaŝjapo estas la dudek-sepa el la dudek ok budhoj, la sesa el la sep prabudhoj kaj la tria el la kvin budhoj de la nuna eono.[2] La kvin budhoj de la nuna eono, kiu en Sanskrito nomiĝas bhadrakalpa (aŭspicia eono), estas la jenaj:[3][4]
VivoLa budho Kaśjapo naskiĝis en Sarnato, urbo en la nuntempa ŝtato Utar-Pradeŝo en norda Barato. Liaj gepatroj estis brahmanoj de la gotro Kaŝjapo, Brahmadato kaj Danavatio.[1] Laŭ la legendo, lia korpo estis dudek ulnojn alta kaj li vivis du mil jarojn en tri malsamaj lokoj, Hamso, Jaso kaj Sirinando.[1][Noto 1] Lia ĉefa edzino estis Sunando, kiu donis al li filon nomita Viĝitaseno. La budho Kaŝjapo rezignis sian socian vivon kaj praktikis severan asketismon dum nur sep tagoj. Ĝuste antaŭ atingi budhecon, li akceptis kiribaton (laktigitan rizon) kiel manĝaĵon de sia edzino kaj greson kiel sidkusenon de hordefarmanto nomita Somo. Lia bodiarbo (la arbo sub kiu li atingis budhecon) estis banjano kaj li donis sian unuan instruon en Isapatano al aro de bikŝuoj, kiuj rezignis la mondon kune kun li. La budho Kaŝjapo faris la ĝemelan miraklon ĉe la piedoj de pterokarpo ekster Sundar-Nagaro. Li kunsidis nur unufojon kun siaj disĉiploj, inter kiuj unu el liaj plej konataj prozelitoj estiis la jakŝo Naradevo. Liaj ĉefaj disĉiploj estis la bikŝuoj Tiŝjo kaj Baradvajo, kaj la bikŝuinoj Anulo kaj Uruvelo. Lia helpanto estis Sarvamitro kaj, el liaj patronoj, la plej eminentaj estis Sumangalo, Gatikaro, Viĝitaseno kaj Badro. La budho Kaŝjapo forpasis kiam li estis kvardek-mil-jaraĝa en Kaŝio.[Noto 2] Sur liajn relikvojn estis konstruita stupao unu leŭgon alta, ĉiun brikon valoranta dek miljonoj de rupioj. Laŭ la komentarioj de la Angutaranikajo, la kaŭzo de la ora haŭtkoloro de Mahakaŝjapo estis lia donacado de ora briko por la konstruado de la stupao de la budho Kaŝjapo.[5] Vidu ankaŭNotoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj |