Arthur Kronfeld
| Arthur Kronfeld | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Arthur Kronfeld | ||
| Naskiĝo | 9-an de januaro 1886 en Berlino | |
| Morto | 16-an de oktobro 1941 (55-jaraĝa) en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, | |
| Mortis pro | sinmortigo | |
| Lingvoj | germana • rusa vd | |
| Ŝtataneco | Germana Regno Soveta Unio | |
| Alma mater | Universitato de Hajdelbergo | |
| Profesio | ||
| Okupo | psikiatro psikologo filozofo universitata instruisto psikoterapiisto kuracisto | |
| Laborkampo | psikiatrio | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Arthur KRONFELD (naskiĝis la 9-an de januaro 1886 en Berlino - mortis la 16-an de oktobro 1941 en Moskvo) estis germana psikiatro de juda origino, kaj poste profesoro ĉe la Universitato de Berlino.
Kronfeld estis psikoterapiisto, psikologo, seksologo, kaj filozofo de scienco, kaj ankaŭ politike aktiva. Li havis filozofian fonon kaj artajn inklinojn, posedis du doktorecojn, kaj laste laboris kiel profesoro ĉe la Charité de la Friedrich-Wilhelms-Universität en Berlino.
Li elmigris al Svislando por eskapi de nazia persekutado de judoj, sed oni rifuzis al li politikan azilon tie. Li akceptis profesorecon en Moskvo ĉe la Piotr Gannushkin Instituto de Neŭropsikiatria Esploro (nun la Instituto de Psikiatria Esploro) kaj fariĝis naturigita sovetia civitano. La 10-an de oktobro 1936, interŝanĝo inter Kronfeld kaj lia kolega ekzilita german-juda psikiatro, James Lewin, estis registrita en la aktoj de kunveno de la Moskva Societo de Neŭropatologio kaj Psikiatrio.[1]
En 1941, li verkis la pamfleton "Degeneruloj en potenco" (ruse Дегенераты у власти), en kiu li faris psikiatriajn diagnozojn por Hitler kaj liaj kunuloj, kaj ankaŭ partoprenis en kontraŭfaŝismaj programoj en la moskva radio. Oni kredas, ke Kronfeld kaj lia edzino sinmortigis ĉe la alproksimiĝo de germanaj trupoj.[2] Tamen, ekzistas iu polemiko pri kiel precize ili mortis.[3]
Referencoj
- ↑ H. Steinberg , O. Somburg and G.R.B. Boocock "The German - Jewish psychiatrist James Lewin - A twice forgotten victim". Der Nervenarzt 2010
- ↑ (October 1977) “Some Thoughts on Tolerance”, Journal of the American Academy of Psychoanalysis (en) 5 (4), p. 417–420. doi:10.1521/jaap.1.1977.5.4.417.
- ↑ Arthur Kronfeld - The scientist that faced the Nazi's | Kink and queer in Weimar Berlin | Unfold (angle). Alirita 2020-05-14 .
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Arthur Kronfeld en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- More extensive Bibliography
- Some articles about (vidu ankaŭ: Lecture Nr.78 of the Session 26. "Ethics and Justice" ĉi tie)
- Entrance in Exil-Archiv (germane - kun specialaj referencoj al la historio de literaturo)
- Arthur Kronfeld zur Erinnerung zur Gelegenheit seines 100. Geburtstages am 9.1.1986; Tradukoj:
- In memory of Arthur Kronfeld on occasion of his 100. birthday in 1986
- Arthur Kronfeld à la mémoire (in prep.)
- Памяти Артура Кронфельда (Артур Кронфельд) (vidu ankaŭ 120-Летие Артура Кронфельда)
- Kronfelds relationship to Magnus Hirschfeld (vidu ankaŭ ĉi tie kaj ĉi tie)
- Facts to the history of the first general medical congresses for psychotherapy in Germany 1926-1931
- About the first periodical for general psychotherapy in Germany (in German)
- Albert Einstein - with his second wife and a near relative - in an parapsychological experimental event organizita de la Berliner Aerzliche Gesellschaft für Parapsychische Forschung en februaro 1930 kunlabore kun Arthur Kronfeld ("4. Fall") Record of the proceeding starting on p.. 608 ĉi tie to p. 610; Survey)
- Dringender Appell - historical important 'urgent appeal' - of the ISK 1932 (ankaŭ ĉi tie - pli akra per pligrandigo)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

