Armin TilleFranz Armin TILLE (naskiĝinta la 2-an de februaro 1870 en Altenberg-Lauenstein, mortinta la 14-an de aprilo 1941 je Beuel) estis germana arkivisto, bibliotekisto kaj historiisto. Frato lia pli aĝa estis la germanisto kaj ekonomi-funkciulo Alexander Tille. Apartenis li al la Societo pri Turingia Historio. VivoArmin Tille fariĝis en 1907 bibliotekisto ĉe la Parlamento de la Reĝlando Saksujo je Dresdeno, en 1910 estro de la Sekreta ĉefa kaj ŝtata arkivejo je Vajmaro kaj dum la Vajmara Respubliko re-organizanto (post 1920) de arkivoj en ĵus naskiĝinta Turingio. Estis Tille inter 1926 kaj 1934 direktoro de la Turingia Ŝtata Arkivo. Postantis lin en 1934 Willy Flach. Kun la lepsika historiprofesoro Erich Brandenburg, la advokato Hans Breymann kaj la negocisto Arthur Dimpfel fondis li en 1904 la Centron pri germana persona kaj familia genealogioj. Tille ja ardis por socia darvinismo; li konsideris sin mem teoriiston de naciismo. En majo 1933 li skribe bonvenigas la planon sterilizi homojn nealtvalorajn. Por decidi pri aniĝo al celogrupo, Tille ankaŭ proponis uzon de arkivaj fontoj. Necesu tamen ĉi-rilaten ĉiam agado kaŝa. Por popularigi siajn ideojn, li verkis diversajn eseojn kaj artikolojn, ekz. Blut und Boden als Grundlagen der Volksgemeinschaft (1933), Judenaustreibung war nicht billig (1936) kaj Zur Herkunft der Bezeichnung „Nationalsozialismus“ (1938). Verkoj (elekto)
Literaturo
Eksteraj ligiloj
|