Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro)

Ĉefa ŝtatarĥivo
arkivo
regional archive (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 55″ O (mapo)50.98154211.331891Koordinatoj: 50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 55″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Vajmaro
Adreso Marstallstraße 2, 99423 Weimar
Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro) (Turingio)
Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro) (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro)
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĉefa ŝtatarĥivo (germane Hauptstaatsarchiv Weimar) en Vajmaro, Germanujo, estas la ministeria matrikuldeponejo de la Liberŝtato Turingio kaj la arĥivo de la centraj oficejoj de la Duklando Saksio-Vajmaro kiel ankaŭ de la ernestidaj antaŭulaj teritorioj. Ekde la 13.7.2016 ĝi estas sekcio de la Landa arĥivo de Turingio, kiu estas rekte submetata je la Turingia ŝtata kancelierio.

Enhavoj kaj situoj

Estante la plej grandaj inter ses turingiaj ŝtatarĥivoj ĝi konservis ne tute 30 km da bretar-kilometroj da dokumentoj, oficejlibroj, aktoj, desegnaĵoj, tracaĵoj kaj elektronikaj kaj aliaj memorigiloj kaj datenbankoj el undek jarcentoj da germana historio.

La arĥivejo dividiĝas je du lokoj vajmaraj:

La Ĉefa ŝtatarĥivo kun arĥivaĵoj ĝis 1920
La iama ĉevalejo kun stokoj ekde 1920
  • Hauptstaatsarchiv am Beethovenplatz, kiu estas parto de Ilm-parko, konstruitis inter 1883 ĝis 1884 kiel arĥiva ĝeneraluzejo fare de Carl Heinrich Ferdinand Streichhan. La havaĵoj tiej ampleksas ĉion ĝis la jaro 1920-a.
  • La iama ĉevalejo (Marstall) estas triala kaj duetaĝa novrenesanckonstruaĵo kiu starigitis inter 1873 kaj 1878, ankaŭ laŭ planoj de Carl Heinrich Ferdinand Streichhan. Oni uzis ĝin kiel kortegan postan stalon kaj kurierstacion. Post la fondo de la Lando Turingio (1920-1952) ĝi estis sidejo de la ministerioj pri popola edukado kaj justico. Dum la [[nazioj]nazia]] tempo estis tie la sidejo kaj la prizono de la loka filio de la kaŝpolico Gestapo. En niaj tagoj surlokas la havaĵoj de post 1920 kaj legada salono.

Historio

Origino arĥiva estis en Vajmaro en 1547 kiam la ernestidoj de la Dinastio Wettin starigis sian rezidejon ĉi tie. Antaŭulaj estis la Komuna ĉefarĥivo de la saksia-ernestida dinastiaro kaj la Centra arĥivo de la ernestida dukujo Saksio-Vajmaro kiel ankaŭ la Grandduka doma arĥivo. Por la en 1920 fondita lando Turingio estis la vajmara ŝtatarĥivo la ĉefa landa arĥivo, kiu responsis surbaze de arĥiva ordigo de 1932 por ĉiuj centraj landaj oficejoj kaj la submetitaj institucioj en la urboj Jena kaj Vajmaro kaj krome en la landaj distriktoj de Stadtroda kaj Vajmaro. Post la abolicio de la lando en 1952 ĝi estis ĝis 1990 responsa nur por la distriktaj administraĵoj kaj ŝtataj entreprenoj de la GDR-distrikto Erfurto. Fundamento leĝa de la hodiaŭa arĥivo estas Archivgesetz des Freistaates Thüringen de 1992.

Estroj, sekciestroj kaj arĥivistoj (elekto)

Estroj:

  • 1926–1934 Armin Tille
  • 1934–1958 Willy Flach
  • 1958–1973 Hans Eberhardt
  • 1973–1990 Gottfried Börnert
  • 1991–2008 Volker Wahl
  • 2008–2016 Bernhard Post (unue komisiitulo, ekde aprilo 2009 direktoro, ekde julio 2016 estro de la Landa arĥivo turingia)

Sekciestroj de la sekcio en la Landa arĥivo turingia:

Arĥivistoj:

Literaturo

  • Wolfgang Leesch: Die deutschen Archivare 1500–1945. Band 1: Verzeichnis nach ihren Wirkungsstätten. Saur, München u. a. 1985, ISBN 3-598-10530-4.
  • Thüringer Archivarverband (Hrsg.): Lebensbilder Thüringer Archivare. Rudolstadt 2001, ISBN 3-00-007914-9.

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9