Alkaido

Alkaido
flago
terorisma organizaĵo
armita organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1988 vd
Ideologio

Ŭahabismo • Salafisma ĝihadismo • Kutbismo • Tut-Islamismoantikomunismokontraŭcionismoantisemitismoislamismo

Fondintoj Usama bin Laden vd
Estro Saif al-Adel (ekde 2022)
vdr
Flago de Alkaido

Alkaido[1][2][3] aŭ, neplene esperantigite, Al-Kaido (arabe القاعدة, al-Qāʿida "la Bazo") estas islamisma terorisma grupo, kiu respondecas pri miloj da mortigoj, kiuj plej fame inkluzivas la viktimojn de la atakoj en Novjorko/Vaŝingtono en septembro de 2001 kaj en Madrido en marto de 2004.

La fondinto kaj estro de Alkaido estis Usama bin Laden. Unu el la celoj de la grupo estas restarigo de islama imperio sub kalifo. La iraka gvidanto estis Abu Musab az-Zarqawi.

La grupo konsistas plejparte el restaĵoj de iamaj partizanoj, kiuj en Afganio batalis kontraŭ Sovetio tiam subtenataj de Usono per trejnado kaj militmaterialo. Pri la origino de ĝia nomo estas diversaj legendoj; laŭ iuj la nomon "al-Qaeda" kreis Richard A. Clarke; laŭ brita eksministro Robin Cook ĝi estas araba traduko de "la datumbanko", nome la datunbanko de la afganiaj partizanoj. Laŭ aliaj la nomon elektis la grupo mem. Alia opinio estas ke la vorto devenas de la vorto por "la bazo" Name Al-Qaeda.

Ĉefaj atencoj atribuitaj al Alkaido [4]

Aliaj estroj de la reto[5]

  • Ajman az-Zaŭahiri
  • Abu Jahjo el Libia
  • Ĥalid al-Habib
  • Adnan el Ŝukrijumah
  • Atiyah Abd al-Rahman

Organizoj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Monato (gazeto): https://www.monato.be/konvencioj.php Laŭ ties lingvaj konvencioj, "Alkaido: islama organizaĵo"]
  2. https://esperanto.lucaslarson.net/
  3. English-Esperanto-English Dictionary (2010 Edition), J.C WELLS.
  4. "Los principales atentados de Al Qaeda", El País, 3a de majo de 2011, paĝoj 6a kaj 7a.
  5. "Los otros líderes de Al Qaeda", El País, 3a de majo 2011, paĝoj 6a kaj 7a.

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.