Ĵulo

La ĵulo (mallonge J) estas la oficiala mezurunuo de energio kaj laboro laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj. Ĝi estis nomita honore al la fizikisto James Prescott Joule (1818 - 1889).
Laŭdifine,
Por eviti konfuzon, parolante pri mezuroj de torda momanto oni ofte uzas la samsignifan nomon neŭtono-metro. En elektra inĝenierarto, oni ankaŭ foje uzas la samsignifan nomon kulombo-volto.
Unu ĵulo estas la laboro necesa por ekzerci forton de unu neŭtono trans distanco de unu metro. Ankaŭ eblas pripensi la ĵulon, ekzemple kiel la laboron necesan por levi mason de 102 gramoj (kiel malgranda pomo) je unu metro, en medio kun la sama gravita forto kiel la tera supraĵo.
Unu ĵulo ankaŭ estas la laboro necesa por produkti povumon de unu vato dum unu sekundo.
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj
| Dekonaj unuoj | Dekoblaj unuoj | |||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Valoro | Simbolo | Nomo | Valoro | Simbolo | Nomo | |
| 10–1 J | dJ | deciĵulo | 101 J | daJ | dekaĵulo | |
| 10–2 J | cJ | centiĵulo | 102 J | hJ | hektoĵulo | |
| 10–3 J | mJ | miliĵulo | 103 J | kJ | kiloĵulo | |
| 10–6 J | µJ | mikroĵulo | 106 J | MJ | megaĵulo | |
| 10–9 J | nJ | nanoĵulo | 109 J | GJ | gigaĵulo | |
| 10–12 J | pJ | pikoĵulo | 1012 J | TJ | teraĵulo | |
| 10–15 J | fJ | femtoĵulo | 1015 J | PJ | petaĵulo | |
| 10–18 J | aJ | atoĵulo | 1018 J | EJ | eksaĵulo | |
| 10–21 J | zJ | zeptoĵulo | 1021 J | ZJ | zetaĵulo | |
| 10–24 J | yJ | joktoĵulo | 1024 J | YJ | jotaĵulo | |
| 10–27 J | rJ | rontoĵulo | 1027 J | RJ | ronaĵulo | |
| 10–30 J | qJ | kvektoĵulo | 1030 J | QJ | kvetaĵulo | |
La mezurunuo ĵulo estas sufiĉe taŭga, kvankam iom malgranda, por priskribi aferojn el la ĉiutaga homa vivo. Ekzemple, tipa elektra lumilo uzas keldek vatojn, kio signifas, ke ĉiun sekundon ĝi konvertas kelkdek ĵulojn da elektro en lumon kaj varmon.
En fiziko ankaŭ bezonatas kaj vaste uzatas dekoblaj kaj dekonaj mezurunuoj de la ĵulo, kies nomojn eblas formi per la oficialaj prefiksoj de SI. Ekzemple, la jenaj dekonaj unuoj estas aparte kutimaj en partikla fiziko:
- Nanoĵulo (nJ) estas miliardono da ĵulo. Ĝi egalas proksimume al 160ono de la kineta energio de fluganta kulo.
- Mikroĵulo (μJ, sed ankaŭ neoficiale skribata uJ kiam ne haveblas la greka litero muo) estas milionono da ĵulo. La Granda Koliziigilo de Hadronoj, en Ĝenevo, estigos koliziojn kun energio de po 1 mikroĵulo je partiklo.
Male, la jenaj unuoj estas la plej kutimaj inter la dekobloj de la ĵulo:
- Kiloĵulo (kJ) estas milo da ĵuloj. En kelkaj landoj, oni estas devigata detaligi la enhavon de energio de vendataj manĝaĵoj per kiloĵuloj. Ankaŭ, unu kiloĵulo proksimume egalas la kvanton da suna radiado kiun averaĝe ricevas kvadrata metro da tera supraĵo dum unu sekundo.
- Megaĵulo (MJ) estas miliono da ĵuloj. Ĝi egalas proksimume la kinetan energion de unu-tonelada veturilo kun rapido 160 km/h.
- Gigaĵulo (GJ) estas miliardo da ĵuloj. Unu barelo da nafto enhavas pli-malpli ĥemian energion de 6 gigaĵuloj.
- Teraĵulo (TJ) estas miliono da milionoj da ĵuloj. La nuklea bombo kiu detruis Hiroŝimon dum la dua mondmilito liveris energion de proksimume 60 teraĵuloj.
Aliaj mezurunuoj de energio
Unu ĵulo egalas al:
- 6,241 509 75·1018 elektronvoltoj
- 107 ergoj
- 2,39 · 10−1 kalorioj
- 9,48 · 10−4 britaj termikaj unuoj
- 2,78 · 10−7 kilovathoroj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.