Čimelice
| Čimelice | |||
| municipo | |||
Čimelice
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Čimelice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Písek | ||
| Administra municipo | Mirotice | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Montaro | Tabora montetaro | ||
| Rivero | Skalice | ||
| Situo | Čimelice | ||
| - alteco | 400 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49° 27′ 56″ N 14° 04′ 09″ O / 49.46556 °N, 14.06917 °O (mapo) | ||
| Areo | 10,29 km² (1 029 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 017 (2025) | ||
| Denseco | 98,83 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1400 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 398 04 | ||
| NUTS 3 | CZ031 | ||
| NUTS 4 | CZ0314 | ||
| NUTS 5 | CZ0314 549339 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de municipo | 2 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.cimelice.cz | |||
Čimelice estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas ĉe la rivereto Skalice en la norda parto de Sudbohemia regiono, en distrikto Písek, sur la ĉefa ŝoseo inter la ĉefurbo Prago kaj Strakonice, 23 km norde de la urbo Písek. En 2025 ĝi havis 1 017 loĝantojn.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nerestce, Rakovice, Nevězice, Smetanova Lhota kaj Králova Lhota.
En la proksimeco troviĝas populara ripozloko ĉe la valbaraĵo Orlík.
Historio
La loko estis loĝigita jam ekde la pratempo. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas post la jaro 1400 (aliaj fontoj mencias la jaron 1352).
La 11-an de majo 1945 en la muelejo "U Diků" (survoje de Čimelice al Orlík nad Vltavou) la lastaj restoj de la germana armeo de la generalo Schörner ĉi tie subskribis kapitulacon. En Eŭropo tiel formale finiĝis la 2-a mondmilito. Omaĝe al tiu evento estis en 1995 tiuloke inaŭgurita memormonumento, en ĉeesto de la tiama ĉeĥa prezidento Václav Havel.
Loĝantaro
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 1 176 |
| 1880 | 1 223 |
| 1890 | 1 190 |
| 1900 | 1 127 |
| 1910 | 1 106 |
| 1921 | 1 105 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 1 017 |
| 1950 | 936 |
| 1961 | 1 018 |
| 1970 | 1 017 |
| 1980 | 1 033 |
| 1991 | 1 074 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 1 045 |
| 2011 | 974 |
| 2014 | 968 |
| 2016 | 958 |
| 2017 | 964 |
| 2018 | 965 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2019 | 959 |
| 2020 | 966 |
| 2021 | 944 |
| 2022 | 977 |
| 2023 | 1 011 |
| 2024 | 1 019 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2025 | 1 017 |
Partoj de municipo
Municipo Čimelice konsistas el du partoj sur du samnomataj katastraj teritorioj:
- Čimelice
- Krsice
En la jaroj 1850–1874 apartenis al la municipo ankaŭ Dolní Nerestce, Pohoří, Rakovické Chalupy kaj Slavkovice.
Vidindaĵoj
- baroka kastelo unusola palaca arkitekturo en la distrikto Písek, estis konstruita en 1728-1730 de la itala arkitekto Antonio Canevalle, dum la posedo de la artama grafo Karel Bissingen, tiama hetmano de la regiono Prácheň. Al la nuna aspekto ĝi estis adaptita post incendio en 1767.
Triala duetaĝa konstruaĵo estas ĉirkaŭita de ampleksa angla parko. En 1951-1982 ĝi estis sidejo de filma mezlernejo, tiam unusola enlande-. Post 1989 ĝi estis reprivatigita al la antaŭaj posedantoj nobela familio Schwarzenberg, kiu kun subteno de la ŝtato iom post iom realigas la kompletan rekonstruon. En la kastelo funkcias firmao pri kultivado de floroj, fruktoj kaj legomoj kaj ĉiun aŭguston tie okazas popularaj florekspozicioj.
- origine gotika fortikaĵo en najbareco de la kastelo, baroke rekonstruita je grenejo
- preĝejo de Sankta Triunuo - origine gotika el la 13-a jarcento, baroke rekonstruita, la nunan empiran aspekton ricevinta en 1822
- baroka pestokolono sur la ĉefplaco
- stile pura empira tombeja kapelo kun kripto de la nobela familio Vratislav kaj statuaro - konstruita e 1819 en formo de antikva greka templo
- pluraj fiŝlagoj - sur la vilaĝa ĉefplaco kaj en la ĉirkaŭaĵo (Bisingrovský, Zhoř, Nerestec, Stejskal, Valný, Zástava)
- naturmemorindaĵo Kopáčovská ĉe la nordorienta rando de la komunumo
- 12 km longa piedmigra instrupado nomita laŭ la pentristo Mikoláš Aleš, kondukanta el Čimelice al Mirotice
Pluaj fotoj
Literaturo
- Čimelice : regionální historie.Čimelice : Obecní úřad Čimelice, 2000. 161 p.
- CACÁK, František: Orlické Povltaví. Orlík nad Vltavou : Obecní úřad Orlík nad Vltavou, 2007. 400 p. ISBN 978-80-239-9833-7.
Eksteraj ligiloj
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

