Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Zsófia Kóródy

Zsófia Kóródy
Zsófia Kóródy en julio 2008
Zsófia Kóródy en julio 2008
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1956 (1956-05-25) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
mezlerneja instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Zsófia Kóródy parolas dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, Neŭŝatelo 2015

Zsófia KÓRÓDY-BAROSS [ĵOfja kOrodi] estas hungara Esperanto-instruisto kaj ekde 2003 unu el la kernaj aktivuloj de la Interkultura Centro Herzberg en Germanio.

Agado

Ŝi diplomitiĝis pri Esperanto en la ELTE-universitato en Budapeŝto kaj laboris kiel profesia lingvoinstruistino por la angla, hungara kaj Esperanto ĉefe en gimnazio Németh László en Budapeŝto. Zsófia Kóródy verkis gramatikan ekzercaron kaj kunlaboris en la redaktado de la Hungara-Esperanta Mezvortaro.

Ŝi aktivas en la Esperanto-movado ekde 1978, estis vicprezidanto de HEJ, de TEJO, estrarano de HEA, kaj inter 2006-2015 estrarano de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kiel respondeculo pri instrukapabligo, ekzamenoj kaj Esperanto-centroj. En 1982 ŝi fariĝis Honora Membro de HEA kaj en 2015 Honora Membro de ILEI.

Ekde 2003 ŝi vivas kaj laboras en Herzberg am Harz, instruas Esperanton en lokaj lernejoj kaj prizorgas la daŭre kreskantan Esperanto-bibliotekon de Interkultura Centro Herzberg. Ŝi multe kontribuis al tio, ke la urbo fariĝu Esperanto-urbo; ŝia instru- kaj organiza agado celas la disvastigon de Esperanto al la urbanoj kaj la konatigon de la urbo al la tuta mondo. En la UK 2007 en Jokohamo ŝi pro siaj aktivaĵoj estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA.[1]

Funkcioj

Zsófia Kóródy estas rajtigita ekzamenanto de Germana Esperanto-Instituto (GEI), UEA/ILEI, ITK (examinatorium programma Hungarici status] ankaŭ por KER-ekzamenoj, komisiito de GEA por instruado, ĉefkunlaboranto de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, prezidanto de AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj).

Distingoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9