YaCy

YaCy
serĉfasado de YaCy montrita per Firefox
Operaciumo plursistema (Java)
Programlingvo Java
Lingvo(j) ĉefe germana; tradukita en la anglan, parte en la rusan, …
Programtipo Sencentra serĉilo
Permesilo GNU GPL
Retejo Oficiala retejo
vdr

YaCy ([ja:si:]) estas libera sencentra serĉilo, kiun inventis grupo de aktivuloj, kiuj subtenas disvastiĝon de libera programaro. Malkiel aliaj popularaj serĉiloj, kiel Google kaj Bing, YaCy ne funkcias per uzado de kelkaj grandaj datum-centroj. Anstataŭ, ĝi funkcias per samtavola ŝutado (P2P). Sekve, diskaparatoj de la uzantoj estas uzataj por konservi datumojn pri enlistigitaj retejoj kaj aliaj dokumentoj. Konsekvence, cenzuri aŭ arbitre aliordigi serĉrezultojn fariĝas ege malfacila,[1] kaj la serĉilo ne difektiĝos forte pro fuŝiĝo de kelkaj serviloj.[2]

La programo estas verkita en Java. Elŝuteblas tri apartaj dosieroj kun la serĉilo por Vindozo, GNU/Linux kaj Mac OS X.[3] La rekomendata maniero por uzi la serĉilon estas elŝuti programon por funkciigi sian propran nodon de la reto de la serĉilo. En 2022 la serĉilo jam enlistigis pli ol 2,444 miliardojn da dokumentoj.[4]

La reto estas DHT (Distributed hash table); tian sistemon uzas ankaŭ multaj programoj por BitTorrent. Nuntempe nodo kun limigoj malŝaltitaj kaj funkcianta per potenca servilo povas ekhavi tre grandan indekson simple per akceptado de informoj de aliaj nodoj; tamen ju pli da nodoj estos, des (proporcie) malpli da informoj bezonos enteni ĉiu nodo. Aldone, ĉiu nodo povas esti uzita por traserĉi kaj konservi konkretajn retejojn en propra indekso, kiu povas esti daŭre kundividata publike.

Aldonaj funkcioj

  • YaCy provizas prokurservilon, per kiu eblas atingi aliajn nodojn en la YaCy-reto per domajnoj PEERNAME.yacy aŭ PEERHASH.yacy. Ĉe www.PEERNAME.yacy oni povas trovi ĉefpaĝon, ĉe share.PEERNAME.yacy oni trovas kunhavigatajn dosierojn kaj sub PEERNAME.yacy oni trovas la ĉefan interfacon de YaCy. Temas pri siaspeca dinamika DNS.
  • Sendepende de la .yacy-domajno, YaCy ofertas spacon por hejmpaĝo kaj kunhavigo de dosieroj, kiun oni povas ligi per la aktuala IP-adreso aŭ dinamika DNS-nomo, eĉ por uzantoj, kiuj ne uzas YaCy.
  • YaCy enhavas integritan vikion kaj blogon.
  • Ĝi enhavas administrilon por legosignoj, kiuj povas esti kaj publikaj kaj privataj.
  • Ĝi provizas interfacon por OpenSearch.

Teĥnikaĵoj

La programo baziĝas sur retservilo, kiu samtempe estas kaŝmemoriga prokurilo. Per la retservilo oni povas aliri interfacon por serĉi aŭ administri la YaCy-nodon. La prokurilo kunhavigas sian kodon kun la indeksroboto, kio signifas, ke ĉiuj vizititaj retpaĝoj, kiuj ne estas personigitaj, estos aŭtomate indeksitaj. YaCy uzas ekde la versio 1.04.9097 Apache Solr. Aldone provizas la YaCy-reto proprajn domajnojn, kiuj estas atingeblaj per la prokurilo.

Tipoj de nodoj

YaCy distingas inter kvar tipoj de siaj nodoj:

Virgin
Tiujn ĉi nodojn oni ne povas trovi, ĉar Virgin-nodo ne havas ajnan konekton kun la ĉefa reto. Tiel oni vidas nur propran nodon kaj neniun alian.
Junior
Tiu ĉi nodo estas malantaŭ fajroŝirmilo. La aliaj povas vidi ĝin kiel Junior-on aŭ eblan ontan nodon, sed ili scios nur, kiam ili estis lastfoje en kontakto kun tiu Junior-nodo kaj ne povas ekscii, ĉu la nodo daŭre funkcias, aŭ ne, ĉar ili mem ne povas kontakti ĝin.
Senior
Senior povas esti atingeblaj de ĉiuj aliaj nodoj kaj estas plenvalora ano de la YaCy-reto.
Principal
Sama kiel Senior, sed ĝi disponigas liston de nodoj, kiujn povas aliaj nodoj uzi por t.n. bootstrapping.

Tradukfonto

  1. Shaylin Clark (2011-11-29). Follow-Up: Gerloff Chimes in on YaCy. WebProNews. Arkivita el la originalo je 2012-01-06. Alirita 2011-11-30 .
  2. DIY search engine takes on Google. BBC (2011-11-29). Alirita 2011-11-30 .
  3. Download - YaCy. YaCy. Alirita 2023-12-17 .
  4. Build your own search engine with YaCy. Future US (2022-05-25). Alirita 2024-01-13 .

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.