Prokurilo

En komputilaj retoj, prokurilo (aŭ prokura servilo, angle proxy server) estas speco de servilo kiu respondas al la petoj de siaj klientoj per petoj al aliaj serviloj. Por HTTP peto-respondo, prokurilo plej kutime situas kaj agas jene:
- Unue kliento konektiĝas al prokura servilo petante (per retadreso kaj retkapoj plus retkorpo) dosieron, retpaĝon aŭ alian aĵon (risurcon) disponigitan de alia servilo.
- Poste tiu prokura servilo provizas la klienton per konekto al la celata servilo, aŭ agas samtempe kiel kliento kaj servilo ripetante la risurcon. Se la prokurilo estas ne kluza sed modifa, ĝi povas modifi la peton.
- Ĉe la fino de ĉeno de serviloj estas la "enhava servilo" kun la ĉefa enhavo mem.
- Fine se la prokurilo estas ne kluza sed modifa, ĝi povas modifi la respondon, ekzemple bloki viruson, kompaktigi paĝon, enmeti reklamojn, tradukumi markolingvon, traduki lingvon.
Prokurilo tralasanta senŝanĝe ĉiujn petojn kaj respondojn estas nomata kluza prokurilo, prokura kluzo, aŭ simple kluzo. Oni diras la prokurilo "kluzas" la koncernan peton aŭ respondon kiam ĝi tralasas ĝin senŝanĝe. Ĝenerala prokurilo, jen kluzas la peton aŭ respondon, jen modifas la peton aŭ respondon.
Bilde estas kiel:
retumilo ↔ prokurilo ↔ prokurilo ↔ retservilo
Pli ĝenerale:
kliento ↔ prokura servilo ↔ prokura servilo ↔ enhava servilo
Ekzemplo:
poŝtelefono ← (XHTML MP)→ prokurilo (tradukanta la markolingvon) ←(HTML)→ retservilo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- proxy/prokurilo en la retejo de Komputeko
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.