Xanten
La urbo Xanten (foje esperantigita kiel Ksanteno) situas en Germanio ĉe la malsupra riverfluo de Rejno en la nordokcidento de Nordrejn-Vestfalio, kaj apartenas al la distrikto Wesel. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 21 582 loĝantojn. Kirko ĉielenpreno de Maria en Marienbaum (Xanten).jpg Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno. HistorioLa romia, katedrala kaj Sigfrida urbo Ksanteno havas pli ol dumiljaran historion. Ĝi komenciĝas per la konstruo de fortikaĵo Castra Vetera kaj de urbo Colonia Ulpia Traiana ene de la Romia imperio kaj daŭras per la fondo de la monaĥejo de sankta Viktoro en la 8-a jarcento. Post malfermiĝo de la arĥeologia parko kaj la libertempa centro Ksanteno en 1988 fariĝis la unua ŝtate agnoskita ripozloko en la distriktaro Düsseldorf. EsperantoInter la 27-a de decembro 2005 kaj la 3-a de januaro 2006 en la junulargastejo Xanten Südsee apud la lago Südsee (Suda lago) en la ksantena kvartalo Wardt okazis la 49-a Internacia Seminario (IS). Kadra temo de la prelegoj kaj diskutoj estis "Religioj, kulturoj kaj vivfilozofioj". Gefiloj de la urboVidindaĵojKonstruaĵoj
NaturoNatura parko Bislicher Insel estas unu el la malmultaj agrikulturaj pejzaĝoj de Germanio, kiu apartenas al la gravaj tranoktejoj de arktaj anseroj kaj donas hejmon al la sola kastoraro de la regiono ĉe malsupra Rejno.
|