Wilhelm Tochtermann
| Wilhelm Tochtermann | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de junio 1912 en Hof |
| Morto | 2-an de januaro 1974 (61-jaraĝa) en Wertingen |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | psikoterapiisto kuracisto verkisto verkisto de nefikcio poeto |
Wilhelm Tochtermann - naskiĝis la 5-an de junio 1912 en Hof (Saale) kaj mortis la 2-an de januaro 1974 en Wertingen - estis germana kuracisto, psikoanalizisto kaj lirikisto.
Vivo
Wilhelm Tochtermann pasigis la mezlernejajn jarojn en la gimnazio Albertinum en Koburgo kaj studis medicinon en la Universitato Ludoviko Maksimiliano en Munkeno. Li estis komence nekorporaciana studento (Freistudent). Pro lia inklino al Aŭstrio, li iris plustudi en la universitato de Innsbruck. Kreskita en la Vajmara Respubliko, li revenis al kio nun estis Nacisocialisma Germanio. Li daŭrigis siajn studojn ĉe la Universitato de Würzburg en 1933. Ne volante esti premita en "libervolan" laborservon en laborkampo apud Würzburg, li ekstudentis ĉe Akademio por Praktika Medicino de Duseldorfo kaj ĉe Bonna universitato. En Bonn li trapasis la ŝtatan ekzamenon en 1937. Per disertaĵo ĉe Max Bürger, li doktoriĝis en 1939. Li ankaŭ estis lia medicina asistanto. En 1943 li trovis la poemon "Heimkehr 1918" (reveno en 1918) de la aŭstra lirikisto Hans Klöpfer, kiu estis libera de heroa patoso kaj sentimentaleco kaj montris la plej bonan teknikan kaj poezian kapablon. Tochtermann estis profunde imponita de la poezio de Klöpfer kaj de la aŭstra lirikisto Fritz Stüber, kaj mem komencis verki lirikaĵojn. Li malfermis medicinan praktikejon en Wertingen, kie antaŭe lia avo estis urbestro, kaj aktivis en sia medicina praktikejo ĝis 1950. Poste li plu verkis. Interalie en psikoanaliza verkaĵo li traktis la temon de „kuracisto kiel kuracilo“, kiun poste plutraktis la hungara-angla kolego Michael Balint, kiu pro la konvinka koncepto de la interkolegaj grupoj praktike multe pli forte influis la medicinan laboron en multaj landoj.
Medicinaj verkaĵoj
- Der Arzt als Arznei - Die Persönlichkeit des Arztes als Heilfaktor in der Psychotherapie, eldonejo Hippokrates, Stutgarto 1952.
- Der überempfindliche Mensch - Über den rechten Umgang mit sich selber, eldonejo Paracelsus, Stutgarto 1955; 5-a eldono 1976.
- Der Weg zu sich, eldonejo Reinhardt, Munkeno 1961.
Aŭtobiografiaj verkaĵoj
- Begegnungen mit Menschen als Wendepunkte meines ärztlichen Denkens, eldonejo Bircher-Benner, Bad Homburg 1956.
- "Als der Lenz den Blütensegen goß ins maiengrüne Land“ – Erinnerungen und Rückblenden eines Dichters und Arztes", ĉe: Einst und Jetzt 20/1975, p. 80-93, eldonis Verein für corpsstudentische Geschichtsforschung
Lirikaĵoj
- Wandler in der Götter Spur …, eldonejo Krauss, Wertingen 1951.
- Recreatio in vitam, eldonejo Karlsruher Bote, Karlsruhe 1958.
- Recreatio in deum - Ein Zyklus von Sinngedichten, eldonejo Karlsruher Bote, Karlsruhe 1958.
- Sonette von den toten Dingen - Ein Zyklus von Sinn-Gedichten in 6 Sätzen mit einem Anhang, eldonejo Karlsruher Bote, Karlsruhe 1959.
- In der Kürze liegt die Würze - Epigrammatische Porträts, eldonejo Karlsruher Bote, Karlsruhe 1960.
- Der Hüter der Schwelle, eldonejo Krauss, Wertingen 1961.
- Zwischen Fackel und Neon, eldonejo Europäischer Verlag, Vieno 1966.
- Auch die Wehmut singt, eldonejo Europäischer Verlag, Vieno 1978.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

