Wikimapia
| Wikimapia | |
|---|---|
| Permesilo | Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita |
| Retejo | Oficiala retejo |

Wikimapia estas interreta servo, kiu kunigas servon Google Maps kaj vikisistemon. Tiamaniere retumantoj povas aldoni informojn pri lokoj sur la mapon de la tuta Tero.
La servo estas lanĉita de Aleksandr Korjakin kaj Jevgenij Saveljev el Rusio. La projekto komenciĝis la 24-a de majo 2006 kaj celas „priskribi la tutan Teron“ (ang: describing the whole Earth).
Ekde Decembro de la jaro 2010-a, la informoj de Wikimapia (ne la Gugla mapo) estis disponeblaj sub la nelibera (aŭ «duonlibera») permesilo «Creative Commons Attribution-Noncommercial-ShareAlike 3.0» (Krea Komunaĵo, «Atribuo-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0»)[1]. Ekde Julio de la jaro 2012-a la permesilo estis ŝanĝita al la libera «Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0» (Krea Komunaĵo, «Atribuo-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0»), tamen pro uzado de mapoj de Google ekzistas duboj ĉu la informoj estas ĉie laŭleĝe uzeblaj laŭ tiuj permesiloj.
Ekzistas similaj projektoj: malliberaj Google Map Maker kaj Yandex.Popola mapo ruse, kaj libera OpenStreetMap, kvankam tiu servo ne ebligas krei apartajn paĝojn pri la objektoj kaj lasi komentojn pri la punktoj sur la mapo (sed ĝi havas forumojn kaj ligilojn al Vikipedio).
Mejloŝtonoj
| Dato | Nombro da indikitaj lokoj |
|---|---|
| 16-an de aŭgusto 2006 | unu miliono |
| 22-an de novembro 2006 | 2 milionoj |
| 8-an de marto 2007 | 3 milionoj |
| 26-an de junio 2007 | 4 milionoj |
| 9-an de oktobro 2007 | 5 milionoj |
La kresko estinte konstanta en la du unuaj jaroj estas supozeble ke en majo 2008 troviĝus ĉirkaŭ 7 milionoj da lokoj.
Lingvoj
Wikimapia ankoraŭ ne ekzistas en esperanta versio, sed nun ĝi ekzistas en ĉ. 64 lingvoj el kiuj 25 havas plene tradukitan interfacon.
Wikimapia rilatas nek al Vikipedio, nek al Fondaĵo Vikimedio.
Piednotoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-12. Alirita 2011-08-15 .
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


