Volbopato


Volbopato[1] (aŭ kurba pato aŭ neologisme uoko) estas speco de pato kun la formo de sfer-segmento, origine el Ĉinujo kaj ĉefe uzata en orienta kaj sud-orienta Azio.
Tradicie volbopatoj havas du tenilojn ĉe kontraŭaj flankoj, el kiu unu havas formon de bastono. Ili estas tradicie uzataj sur malgrandaj, supre malfermitaj, karbaj kuirfornoj (nuntempe plej ofte sur specialaj gasaj aŭ elektraj kuirfornoj), sur kies malfermaĵo ili staras firme kaj povas esti varmegigitaj per malmulta brulaĵo. La varmego koncentriĝas ĉefe sur la centron, tiel ke la dezirata temperaturo povas esti atingata per ŝovado de la kuirataĵo. Volbopatoj estas uzataj diversmaniere, por fritado, stufado, bolado, brogado, ekrosta stufado kaj vaporkuirado. La plej grava kuirmetodo estas la pata kirlado, ĉe kiu oni mallonge fritas la ingrediencojn dum daŭra movado.
Oni tradicie faras volbopatojn el karbona ŝtalo, nuntempe ankaŭ el gisfero, ŝtallado, pura ŝtalo aŭ aluminio. La diametro varias inter 30 centimetroj kaj pli ol unu metro.
Por okcidentaj hejmoj, kiuj ne havas specialajn kuirfornojn por volbopatoj, ekzistas (duon)volbopatoj kun platigita fundo, parte ankaŭ kun malglua tavolo. Kutimaj okcidentaj elektraj kaj gasaj kuirfornoj tamen ne povas atingi la povon necesan por pata kirlado.
Fotaro
-
Volbopato.
-
Volbopato kun viando kaj legomoj.
-
Plado servata en uoko (Honkongo).
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.