Via crucisLa via crucis (latine), kalvaria vojo aŭ vojo de la kruco respektive kruca vojo estas kristana formo de preĝo. Ĝi estas medito pri la pasiono kaj krucumado de Jesuo Kristo, populara en la okcidentaj katolikaj eklezioj (la anglikana kaj la romkatolika). Post la kristaniĝo de la Romia imperio, kristanoj faris pilgrimadojn al Jerusalemo, la urbo, kie Jesuo mortis. Post la krucmilitoj en la mezepoko, tia pilgrimado repopulariĝis. Pilgrimuloj vizitis Jerusalemon, kaj speciale la 14 lokojn (aŭ "staciojn"), kie okazis laŭtradicie eventoj de la pasiono. Sed kiam malfaciliĝis por okcidenteŭropaj kristanoj iri al Jerusalemo, ili metis en siajn preĝejojn staciojn (bildojn de la 14 eventoj), kaj tiel la vojo de la kruco, kia ni konas ĝin hodiaŭ, naskiĝis. Por fari la vojon de la kruco, oni (sole aŭ en grupo, speciale dum vendredoj de la karesmo), iras de stacio al stacio, kaj meditas sur ĉiu el ili, unu post la alia. Neniuj "oficialaj" meditoj ekzistas por tio, sed ekzistas multaj preĝoj, el kiuj la sacerdoto povas strukturi ĉiun vojon. La plej popularaj estas la preĝoj de Sankta Alfonso Maria de Liguori. Jen la 14 stacioj de la tradicia Vojo de la Kruco.
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
|