Varangal

| Varangal | |||
|---|---|---|---|
| Metropolo | |||
![]() | |||
| urbo en Barato urbego | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 506002 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 704 570 (2011) [+] | ||
| Loĝdenso | 3 562 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 17° 59′ N, 79° 36′ O (mapo)17.97555555555679.601111111111Koordinatoj: 17° 59′ N, 79° 36′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 302 m [+] | ||
| Areo | 197,82 km² (19 782 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Varangal (varangal; telugue వరంగల్) estas metropolo, la ĉefurbo de la samnoma distrikto Warangal, en la subŝtato Telangano en Barato. Ĝi troviĝas en la dekkana ebenaĵo. Warangal situas ĉ. 145 km-ojn nordoriente de la urbego Hajderabado. Warangal estas hodiaŭ komerca kaj industria centro kun universitatoj. Antaŭ junio 2014 ĝi situis en la subŝtato Andra-Pradeŝo.
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 704 570 loĝantoj sur areo de 197,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 562 loĝantoj/km².

La distrikto Varangal havas areon de 2 095 km², kaj en 2011 havis iom pli ol 3 200 000 loĝantojn, el kiuj pli ol 800 000 loĝas en la urbo Varangal. Ĉirkaŭ la distrikto Warangal estas la distriktoj Karimnagar (norde); Khammam (oriente kaj sudoriente); Nalgonda (sudokcidente), kaj Medak (okcidente). Varangal estas fama loko por mini la graniton, kaj aĉeti kaj vendi la rizon, kotonon kaj tabakon.
Vizitindaj lokoj de urbo Warangal
La Mil-kolona Templo: Ĝi estas bona ekzemplo de la arkitekturo kaj skulptarto de la dinastio Kakatiya [kakatija]. Stelforma kaj trisankteja en la stilo de temploj de la dinastio Ĉalukja, la reĝo Rudra Deva konstruis la templon en 1163.
La fortikaĵo Warangal: Konstruita en 13a jarcento KE, la fortikaĵo Warangal estas 2 km de la stacidomo. Ĝi estis detruita de invadintoj, kaj nun videblas nur ruinoj. La fortikaĵo havis plurajn tavolojn da protektado: unu estis kota muro, 6 metrojn alta; alia granita muro. La fortikaĵo ankaŭ famas pro siaj ŝtonpordegoj, 10 metrojn altaj, ĉizitaj de unuopaj ŝtonoj. Ili nomiĝas la Pordegoj al la Gloro.
La templo Ramappa (aŭ la templo Ramalingeŝvara): Ĝi estas en vilaĝo Palampet, 70 km de Warangal. Ĝi konstruiĝis en 1213. Ĝi estis unu el la plej bonaj ekzemploj de templa arkitekturo de la dinastio Kakatiya.
La templo Bhadra Kali: Ĝi estas supre de monteto inter la monteto Hanmakonda kaj la urbo Warangal. En tiu templo troviĝas statuo de la diino Kali. La templo estas apud la bordo de la rivero "Bhadrakali".
La distrikto Warangal havas multe da aliaj vizitindaĵoj:
- La templo Siddeŝvara (3-a jarcento de nia erao)
- Ĝajna templo (2-mil jara)
- La vilaĝo Pembarti (fama pro siaj latunaĵoj)
- La templo Sri Viranarajana: Ĉalukja-stila templo (ĉ. 1104 de nia erao)
- La lago Pakhal: artefarita en 1213 de nia erao; 30 km² granda
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





