Khammam

Fortikaĵo de Khammam
Fortikaĵo de Khammam
Khammam
urbo en Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 507001
Demografio
Loĝantaro 196 283  (2011) [+]
Loĝdenso 1 450 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 15′ N, 80° 9′ O (mapo)17.2580.15Koordinatoj: 17° 15′ N, 80° 9′ O (mapo) [+]
Alto 107 m [+]
Areo 135,37 km² (13 537 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Khammam (Telangano)
Khammam (Telangano)
DEC
Situo de Khammam
Khammam (Barato)
Khammam (Barato)
DEC
Situo de Khammam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khammam [+]
vdr


Khammam (telugue ఖమ్మం), konata ankaŭ Khammamett estas urbego, municipo kaj grava pilgrimejo en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La loknomo origine estis "Kammamettu," kiun la britoj angligis kiel "Comment" kaj "Khammammet". Khammam signifas kolonon; iam pro la templo estis nomita Sthambadri. Antaŭ junio 2014 ĝi situis en la subŝtato Andra-Pradeŝo.

Placo en Khammam

Geografio

Khammam situas sur ebenaĵo kaj iomete sur montetoj laŭ rivero en averaĝa alteco de 107 metrojn de la marnivelo. Suriapet troviĝas 55, Varangal 97, Vijayawada 100, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 177, Mumbajo 798, Kolkato 1044, tutlanda ĉefurbo Delhio 1301 kilometrojn (aere) [1].

Demografio

Laŭ la censo en 2012 Khammam havis populacion de 307 000, kun la aglomeraĵo (en 2011) 313 504. La legopovo estas 79,4 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo. En la 1980-aj jaroj Khammam atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Historio

Khammam estas unu el la historiaj urbegoj de Telangano kun preskaŭ miljara historio. La fortikaĵo estis konstruita en 950. Khammam akiris municipan statuson en 1942, kiu estis levita al speciala grado en 2001. La areo longe apartenis al distrikto de Varangal. Granda inundo okazis en 2007, denove en 2009.

Lingvoj

La plej gravaj lingvoj en Khammam estas la telugua kaj la urdua, ambaŭ oficialaj lingvoj.

Religioj

En Khammam vivas precipe hinduoj (73%), muslimoj (24%) kaj kristanoj (2%).

Instituto en Khammam

Edukado

En Khammam kelkaj kolegioj, institutoj kaj akademio funkcias.

Aŭtobusa stacidomo de Khammam

Klimato

Khammam situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas averaĝe po 991 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-oktobro pli ofte pluvas. La sudokcidenta musono efikas inter julio kaj septembro, la nordorienta inter oktobro kaj novembro. La averaĝa temperaturo varias inter 23-33 °C.

Templo

Trafiko

Khammam havas trairan fervojn linion kaj plurajn alvenantajn ĉefvojojn. Enurbe estas signifa aŭtobusa stacidomo, la busoj trafikas ankaŭ enurbe. 3 pontoj helpas la trafikon.

Vidindaĵoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.